Henning von Tresckow: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q57574))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 146-1976-130-53, Henning v. Tresckow.jpg|thumb|right|Henning von Tresckow]]
'''Henning''' Hermann Robert Karl '''von TRESCKOW''' (n. [[10-an de januaro]] [[1901]] en [[Magdeburg]]; m. [[21-an de julio]] [[1944]] en [[Ostrow]] ĉe [[Białystok]], [[Pollando]]) estis [[generalmajoro]] de la germana Wehrmacht kaj samtempe aganto en la kontraŭstaro al la naziismo.
 
Li ekoficiris en 1918 kiel leŭtenanto kaj restis ĝis novembro de [[1920]] oficiro de Reichswehr. Poste li studis kaj eklaboris en borso (1923), en 1924 komencis mondvojaĝon, sed rompis tion. Li iĝis afergvidanto de malgranda fabriko, geedziĝis en [[1926]] kun Erika von Falkenhayn, filino de [[Erich von Falkenhayn]]. Li ekoficiris denove en [[1926]] en la Reichswehr.
Von Tresckow apogis la naciajn socialistojn pro malamo pri [[traktato de Versailles]]. Lia kritiko kontraŭ la naziistoj aperis post la [[Röhm-puĉo]], en 1934.
 
Inter [[1934]] kaj [[1936]] li studis en la Militara Akademio kaj estis unu el la eminentuloj de la samjaraĝuloj.
 
Ekde septembro de 1936, li laboris en la 1-a departemento de la generalstabo de la Imperia ministerio. Li tie ekkonis, ke fortoj de Germanio ne sufiĉas por dufronta batalado. Li ekkonis ankaŭ eksteraferan politikon de Hitler, kiun li nomis vabank-ludo.
 
Pro la [[Fritsch-Blomberg-afero]] – en februaro de [[1938]] -, li venis en kontakton kun opozicie pensantaj oficiroj kaj civiluloj de la ĉirkaŭo de [[Erwin von Witzleben]].
Li laboris en la generalstabo kaj ricevis la plej altan distingon, la Feran Krucon en Oro.
 
Li kontrabandis kun [[Fabian von Schlabrendorff]] eksplodaĵon en konjaka glaso – la 13-an de marto [[1943]] – en la aviadilon de Hitler, sed la atenco ne sukcesis, la eksplodaĵo ne aktiviĝis. Kelkajn tagojn poste, volis Tresckow eksplodigi dum ekspozicio, sed Hitler restis tro malfrue – 2 minutojn – tiel li devis malakrigi la eksplodaĵon.
 
Oni nomumis lin en [[1944]] generalmajoro. Li apogis la puĉon kontraŭ Hitler (okazinta la 20-an de junio de 1944), sed li devis iri al la orienta fronto. Kiam li eksciis tie pri la fiasko de la komploto, li mortigis sin per grenado.
 
== Literaturo ==
* [[Joachim Fest]]: ''Staatsstreich. Der lange Weg zum 20. Juli''. Berlin 1994. (ISBN 38868081063-88680-810-6 [gebunden], ISBN 34427210673-442-72106-7 [broschiert])
* Sigrid Grabner u. Hendrik Röder: ''Henning von Tresckow. Ich bin, der ich war''. 2001.
* Christoph von Lestocq: ''Soldat in drei Epochen. Eine Hommage an Henning von Tresckow''. 1990.
* [[Bodo Scheurig]]: ''Henning von Tresckow. Eine Biographie.'' Oldenburg/Hamburg 1973. (ISBN 35490721203-549-07212-0)
* [[Fabian von Schlabrendorff]]: ''Offiziere gegen Hitler.'' Neue, durchgesehene und erweiterte Ausgabe von Walter Bußmann. Berlin 1984.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/TresckowHenning/ Biografie beim DhM]
{{elEL}} [http://www.moston.de/phil/writings/widerstand/widerstand11.php3 Der Tresckow-Dohnanyi Putsch]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Tresckow, Henning}}
 
[[Kategorio:Atenco de la 20-a de julio 1944]]
[[Kategorio:Rezisto kontraŭ Hitler]]
112 941

redaktoj

Navigada menuo