Anna Maria Mozart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Anna Maria Mozart.jpg|thumb|Rosa Hagenauer-Barducci: Anna Maria Mozart, ĉ. 1775]]
[[Dosiero:Anna Maria Mozart.jpg|eta|Rosa Hagenauer-Barducci: Anna Maria Mozart, ĉ. 1775]]
'''Anna Maria Walburga MOZART''' (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en ''St. Gilgen'' ĉe [[Wolfgangsee]] kaj mortis la 3-an de julio 1778 en [[Parizo]]) estis la patrino de [[Maria Anna Mozart]] kaj [[Wolfgang Amadeus Mozart]].
'''Anna Maria Walburga MOZART''' (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en ''St. Gilgen'' ĉe [[Wolfgangsee]] kaj mortis la 3-an de julio 1778 en [[Parizo]]) estis la patrino de [[Maria Anna Mozart]] kaj [[Wolfgang Amadeus Mozart]].



Kiel registrite je 05:36, 23 dec. 2015

Rosa Hagenauer-Barducci: Anna Maria Mozart, ĉ. 1775

Anna Maria Walburga MOZART (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en St. Gilgen ĉe Wolfgangsee kaj mortis la 3-an de julio 1778 en Parizo) estis la patrino de Maria Anna Mozart kaj Wolfgang Amadeus Mozart.

Ŝia patro, Wolfgang Nikolaus Pertl (1667-1724), devenis de kampara familio, sed li studis jursciencon en Salcburgo. Krome li ŝatis instrui kantarton. La patrino Eva Rosine estis filino de la preĝeja muzikisto Puxbaum.

Dum la jaro 1747 Anna Maria edziniĝis al la komponisto Leopold Mozart en la salcburga katedralo. Ili havis sep infanojn. Nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).

Anna Maria Mozart mortis en Parizo, kien ŝi akompanis Wolfgang Amadeus; la patro ne sukcesis atingi libertempon. La celo de la vojaĝo estis trovi dungon por la filo.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Informoj pri Anna Maria Mozart en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)