Charles-Simon Favart: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Charles-Simon Favart, de Paul Jourdy '''Charles Simon FAVART''' (naskiĝinta la {{daton|13|11|1710}} en Parizo, mortin...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:08, 16 sep. 2016

Charles-Simon Favart, de Paul Jourdy

Charles Simon FAVART (naskiĝinta la 13-an de novembro 1710 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de marto 1792) estis franca opera kaj komedia verkisto.

Vivo

Favart verkis por Franca komika opero kaj transprenis tie en 1745 la estradon de la aktora trupo kiu sevkis la Marŝalon de Saksio en Flandrujon. Reveninte Parizon li dediĉis sin denove al la drama poezio kaj iĝis kreanto de la pli nobla opero.

Post la morto de la edzino Justine Duronceray (1727-1772), aktorino kaj dancistino, la kreiveco de Favart eklamis.

Verkaro

Liaj komedioj kaj operetoj (sume li verkis ĉ. 150) estis plejtempe decaj kaj veraj kaj montras tipe francan gajecon: ekz. kiam li priskribis kamparajn amrilatojn kaj rakontis ĝojigintajn historietojn. Eksterordinare bonaj sukcesis: »Annette et Lubin«, »L'astrologue de village«, »Bastien et Bastienne«, »Ninette à la cour«, »Les trois sultanes« kaj »L'Anglais à Bordeaux«.

Kelkaj verkoj laŭdire tute aŭ parte verkitis de la edzino - sed hodiaŭ tio ne plu pruveblas.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 361, kio legeblas tie ĉi interrete.