Erfordia Latina: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19: Linio 19:
<references/>
<references/>


==Eksteraj ligiloj==
== Ligiloj eksteraj ==
*[https://www.addx.org/textarchiv/2016-07-19.pdf Recenzo en speciala radiaŭskultantfakgazeto, julio 2016][[kategorio:Radioelsendoj]]
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Erfordia_Latina Informoj en la malnovgreka]

[[kategorio:Radioelsendoj]]
[[kategorio:Latina lingvo]]
[[kategorio:Latina lingvo]]
[[kategorio:Amaskomunikiloj en Erfurto]]
[[kategorio:Amaskomunikiloj en Erfurto]]

Kiel registrite je 14:22, 31 maj. 2018

Tie ĉi ankaŭ la latinlingva elsendo Erfordia Latina faratas

Erfordia Latina (laŭvorte: Latina Erfurto) estas la titolo de dulingvaj elsendoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto, nome en la germana kaj en la latina: la pli granda parto estas en la lingvo de la antikvaj Romianoj. Intenco estas prezenti la buntecon de la tradiciriĉa ĉefurbo de Turingio kaj la latinlingvan kulturon, sed ankaŭ propagandi la uzon de la latina lingvo kiel viva lingvo.

Historio kaj elsendohoroj

Komenco de la elsendoj estis en julio 2015[1]. En ĉiu merkredo eblas aŭskulti latinaĵojn inter la horo 16.00-16.15 laŭ mezeŭropa (somera) tempo. Eblas ankaŭ per podkasto reaŭdi ĉion kaj eĉ elŝuti la tekstojn de sur la retpaĝaro radistacia.[2]

Enhavo

Jen la rubrikoj kiuj en la kuro de unu monato alterne aperu:

  • Nova: Novaĵoj el la regiono erfurta
  • Angulus librorum: prezento de latinlingva literaturo el 2 jarmiloj
  • Thuringiensia: sciindaĵoj pri Turingio (ekz. geografio, historio, kutimoj kaj moroj, personuloj, arkitekturo)
  • Colloquia Latina: koncerne diversajn temojn pliriĉiĝu la propra vorttrezoro latina
  • Angulus Graecus: etinformoj en la malnovgreka lingvo

Vastigo

La elsendo tute ne estas nura retradio, sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtaj ondoj kaptebla. Tiel la produkto ne nur estas io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo.

Notoj

  1. Reaŭdi ĉiujn elsendojn
  2. Eta prezento

Eksteraj ligiloj