Navahrudak: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
* naskiĝdomo de [[Adam Mickiewicz]] (vidu la supran foton), [[Pollando|pola]] [[poeto]], lia statuo |
* naskiĝdomo de [[Adam Mickiewicz]] (vidu la supran foton), [[Pollando|pola]] [[poeto]], lia statuo |
||
* preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943 |
* preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943 |
||
* la ruinoj de la kastelo de litova duko [[Mendog]] ( |
* la ruinoj de la kastelo de litova duko [[Mendog]] (pli poste grandduko de [[Historio de Litovio|Litovio]]) (fortikaĵo el la 13-a jc.) |
||
== Ĝemelaj urboj == |
== Ĝemelaj urboj == |
Kiel registrite je 16:20, 30 jul. 2018
Navahrudak | |||||
---|---|---|---|---|---|
"urbo de distrikta signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 936 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 121 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53.58333333333325.816666666667Koordinatoj: 53° 35′ N, 25° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 292 m [+] | ||||
Areo | 13,17 km² (1 317 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Navahrudak [+] | |||||
Navahrudak aŭ pole Nowogródek (Навагрудак, Novogrudok, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna / Grodno.
Historio
Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nuna Belorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.
La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko) Mendog, ĝis ties translokiĝo al Trakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek) naskiĝis granda pola poeto Adam Mickiewicz.
La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al Pollando. En 1939-41 kaj ekde 1944 ĝis estis parto de la Sovetunio.
Ekonomio
Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.
Vidindaĵoj
- naskiĝdomo de Adam Mickiewicz (vidu la supran foton), pola poeto, lia statuo
- preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
- la ruinoj de la kastelo de litova duko Mendog (pli poste grandduko de Litovio) (fortikaĵo el la 13-a jc.)
Ĝemelaj urboj
Interalie partnerurbo estas pola urbo Elblongo / Elbląg