Bulea datumtipo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor lig
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Linio 21: Linio 21:


[[Kategorio:Datumtipoj]]
[[Kategorio:Datumtipoj]]
[[Kategorio:Primitivaj tipoj]]
[[Kategorio:Bulea algebro|datumtipo]]

Nuna versio ekde 06:49, 26 nov. 2018

En programlingvoj, la bulea datumtipo estas datumtipo, kies du nuraj valoroj estas vero kaj malvero (aŭ, en multaj programlingvoj, 0 kaj 1), super kiuj estas difinitaj la operacioj de la bulea algebro, kaj super kiuj eblas fari buleajn esprimojn.

La buleaj esprimoj estas uzataj en kondiĉoj de diversaj disbranĉigaj ordonoj, precipe la iteracioj kaj seoj. Rezulton de bulea esprimo eblas konservi en bulea variablo («flago», baskula indikilo).

Fakte, la nomo «bulea» povas esti iom misgvida, ĉar ekz-e en Paskalo estas ankoraŭ alia datumtipo, aro, kiu same rajtus je la epiteto bulea. Tamen la nomo funkcias per la internacie akceptita konvencio.

Ekzemplo pri bulea variablo, bulea funkcio, bulea esprimo en la Paskala pseŭdokodo:

  var indikilo : bulea;  { deklaro de bulea variablo }
  
  { Deklaro de funkcio liveranta bulean valoron: }
  funkcio para(n : entjera) : bulea;
  starto
      para := ((n mod 2) = 0);
  fino;
  { .... }
  { Uzo en la programo: }
  starto
      indikilo := para(4);
  fino.