Esperanto-konkurso (radioamatora): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e dataktualigo |
e korektetoj |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de DJ4PG. |
La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de DJ4PG. |
||
Dum la lastaj jaroj DL1CC okupis pri ĝi. Post la UK en Nitro nun DJ4PG denove |
Dum la lastaj jaroj DL1CC okupis pri ĝi. Post la UK en Nitro nun DJ4PG denove respondecas pri ĝi. |
||
== Celoj == |
== Celoj == |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
* plie uzi nian lingvon, praktiki ĝin dum oftaj kontaktoj. Per tio ankaŭ plibonigi la kvaliton de la uzata lingvo. |
* plie uzi nian lingvon, praktiki ĝin dum oftaj kontaktoj. Per tio ankaŭ plibonigi la kvaliton de la uzata lingvo. |
||
* montri la bonan funkcion de nia lingvo al aliaj radioamatoroj. |
* montri la bonan funkcion de nia lingvo al aliaj radioamatoroj. |
||
*Aperigi la la vorton "Esperanto" en la ''[[DX-Cluster|DX-clusteroj]]''. |
|||
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la [[Esperanto-diplomo]]. Dum la dua duono de la konkurso intensa babilado estas rekomendata. Ni uzu la okazon! |
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la [[Esperanto-diplomo]]. Dum la dua duono de la konkurso intensa babilado estas rekomendata. Ni uzu la okazon! |
||
Linio 21: | Linio 22: | ||
2019-11-16 + 17 |
2019-11-16 + 17 |
||
* tempo: sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT |
* tempo: sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT |
||
* permesitaj frekvencoj: ĉiuj radioamatoraj frekvencoj plus |
* permesitaj frekvencoj: ĉiuj radioamatoraj frekvencoj plus ECHOLINK |
||
Estas permesataj nur rektaj konektoj en la frekvencoj, do ne la uzo de [[ripetilo]]j. |
Estas permesataj nur rektaj konektoj en la frekvencoj, do ne la uzo de [[ripetilo]]j. |
||
Pri ECHOLINK estas neniuj limigoj. |
Pri ECHOLINK estas neniuj limigoj. |
||
Linio 35: | Linio 37: | ||
Pliajn informojn vi trovas en niaj grupoj: |
Pliajn informojn vi trovas en niaj grupoj: |
||
* [http://groups.yahoo.com/group/esperanto_amatoroj/] |
* Yahoo-grupo[http://groups.yahoo.com/group/esperanto_amatoroj/] |
||
en la grupo uzu la serĉvorton "konkurso" |
en la grupo uzu la serĉvorton "konkurso" |
||
* google-grupo Esperanto Amatoro |
* google-grupo Esperanto Amatoro |
Kiel registrite je 07:20, 29 jan. 2019
La Esperanto-konkurso por radioamatoroj estas organizita de ILERA, la internacia ligo de esperantistaj radioamatoroj.
La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de DJ4PG. Dum la lastaj jaroj DL1CC okupis pri ĝi. Post la UK en Nitro nun DJ4PG denove respondecas pri ĝi.
Celoj
Ni volas
- pliigi la aktivecojn je la amatoraj bendoj
- plie uzi nian lingvon, praktiki ĝin dum oftaj kontaktoj. Per tio ankaŭ plibonigi la kvaliton de la uzata lingvo.
- montri la bonan funkcion de nia lingvo al aliaj radioamatoroj.
- Aperigi la la vorton "Esperanto" en la DX-clusteroj.
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo. Dum la dua duono de la konkurso intensa babilado estas rekomendata. Ni uzu la okazon!
Por atingi multajn Esperanto-staciojn, estas rekomendinde enŝalti Echolink, por tie ricevi informojn, en kiuj frekvencoj en mallongaj ondoj aktuale aktivas samideanoj. En la artikolo Eĥolink atentu speciale la alineon Alarm-listo. Se vi enmetis ĉiujn al vi konatajn Eo-voksignojn en vian Alarm-liston, la programo montras tuj je la ekrano, se iu de ili aperas.
Ankaŭ en la "DX-cluster" vi eble trovos informojn pri aktivaj Esperanto-stacioj.
La reguloj:
- dato: Ĝi okazas ĉiujare dum la tria sabato de novembro plus sekvanta dimanĉo.
2019-11-16 + 17
- tempo: sabato 00:00 UT ĝis dimanĉo 23:59 UT
- permesitaj frekvencoj: ĉiuj radioamatoraj frekvencoj plus ECHOLINK
Estas permesataj nur rektaj konektoj en la frekvencoj, do ne la uzo de ripetiloj. Pri ECHOLINK estas neniuj limigoj.
- lingvo: La uzo de Esperanto estas preferata, sed ankaŭ la naciaj lingvoj estas permesitaj.
- dum ĉiu kontakto interŝanĝu raportojn kun RS(T) kaj sinsekva numero
- La kontaktoj estu listigitaj en taglibro kun indiko de dato, tempo en UT, voksigno, frekvenco aŭ bendo aŭ EL, raporto donita, raporto ricevita. La raportoj estu donitaj en la formo RS(T)+ sinsekva numero.
Ekzemplo de taglibro:
2000-11-21 09:12 F9ED 14.266 59001 59007 09:14 PT2CA 14.266 449002 599001 09:17 F9ED EL 59003 59008
- poentoj: Validas unu poenton ĉiu kontakto, por ĉiu voksigno, ripeteblaj en ĉiuj bendoj.
Pliajn informojn vi trovas en niaj grupoj:
- Yahoo-grupo[1]
en la grupo uzu la serĉvorton "konkurso"
- google-grupo Esperanto Amatoro
Rekomendoj:
Frekvencoj: por havi pli altan ŝancon trovi samideanojn, estas rekomendite uzi la t.n. ILERA-frekvencojn kaj najbarajn. Tiuj estas:
- 3,766 MHz
- 7,066 MHz,
- 14,266 MHz,
- 21,266 MHz,
- 28,766 MHz.
Pri frekvencoj por morsado bv. vidi en nia Yahoo-grupo.
- Voku en Esperanto: "iu ajn, iu ajn, iu ajn, jen vokas voksigno" ktp. Speciale dum intermikso aŭ malfortaj signaloj tia alvoko povas esti bone identigita.
sendu vian raporton
Taglibron kun viaj rezultoj sendu ene de unu monato al la prizorganto DJ4PG. Aldonaj informoj pri lingvo de la kontakto, adiciado de landoj, stacioj k.a. estas bonvenaj.
Adreso: Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio.
perrete al: dj4pg ĉe t-online.de