Kura: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Suda Kaŭkazio
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:


[[Kategorio:Riveroj en Azio]]
[[Kategorio:Riveroj en Azio]]
[[Kategorio:Riveroj en Kartvelio]]
[[Kategorio:Riveroj en Azerbajĝano]]

Kiel registrite je 08:54, 20 nov. 2021

Kura estas ankaŭ nomo de malpli granda rivero en Suda Kaŭkazio. Vidu Kura (rivero en Rusio).


La Kura en Tbilisi

Kura - antikva Cyrus, kartvele Mtkvari, rivero, ĉirkaŭ 1364 km longa, la ĉefa rivero en Kartvelio kaj Azerbajĝano. Surfaco de la akvokolekta areo estas 188 mil kv.km. Ĝi fontas en nordoriento de Turkio, apud urbo Kars, kaj fluas nordorienten, poste sudorienten en Kartvelio kaj alfluas al Kaspia Maro.

Sur la rivero funkcias akvoenergiaj centraloj apud Mcĥeta, Tbilisi kaj Mingeĉaur; la ampleksa akvorezervujo ĉe Mingeĉaur estas ankaŭ uzata por irigacio. La ĉefa enfluanto de Kura estas: Araks, ankaŭ - Liaĥvi, Aragvi, Ĥrami, Alazani. Kura estas ŝipebla ĉirkaŭ 480 km kontraŭflua.

La rivero fluas tra la urboj Borĝomi, Gori, Mcĥeta, Tbilisi (ĉefurbo de Kartvelio), Rustavi, k.a.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.