Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom poluris
Linio 22: Linio 22:
==Verkaro==
==Verkaro==


La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (I trionfi di Giosuè, 1703, komuna elverkaĵo kun Alessandro Scarlatti, Giovanni Battista Bononcini k.a.; Maria annunziata, 1712). Sub la nomo de Albinoni disvastigita magnifikato en g-minoro verŝajne ne devenas de li.
La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (''I trionfi di Giosuè'', [[1703]], komuna elverkaĵo kun [[Alessandro Scarlatti]], [[Giovanni Battista Bononcini]] k.a.; ''Maria annunziata'', [[1712]]). Sub la nomo de Albinoni disvastigita [[magnifikato]] en g-minoro verŝajne ne devenas de li.
operaro

Kiom da operoj komponis Albinoni ne plu ekzakte konstateblas. Komplete konserviĝis nur sep (''Zenobia, regina de lmireni'', [[1694]]; ''Pimpinone'', [[1708]]; ''Engelberta'', [[1709]]; ''Il nascimento de l’Aurora'', ca. [[1710]]; ''Il nome glorioso in terra'', ''santificato in cielo'', [[1724]]; ''La Statira'', [[1726]]; ''Il concilio de’ pianeti'', [[1729]]). El dek du operoj almenaŭ kelkaj estas traciitaj unupoaj arioj, de 38 pluaj nur la (presita) libreto, de [[intermezo]]-serio eĉ nur la titolo (''Malsazio e Fiammetta'', [[1726]]). En la libreto de ''Candalide'' ([[1734]]) Albinoni etiketas tiun ĉi operon kiel sia okdeka. Se tiu ĉi indiko ne troigas, devas esti ke pluaj 23 operoj tutplene malaperis

Kantatoj

La kantataro de Albinoni sumiĝas je 44 konataj verkoj, el tiuj 12 troviĝas en la presita kolekto ''Cantate da camera a voce sola op. 4'' (Venecio [[1702]]) kaj 18 en manskribaĵkolekto en la ŝtatbibliateko [[Berlino]]. Ĉiuj kantatoj estas skribitaj por kantvoĉo kaj [[baso kontinua]] (ĉ. tri kvaronoj por [[soprano]], kvarono por [[aldo]]), pluaj instrumentoj aliĝas nur en la (nekomplete konservata) kantato ''E dove, Amor, mi guidi''.




[[Kategorio:Italaj komponistoj|Albinoni, Tomaso]]
[[Kategorio:Italaj komponistoj|Albinoni, Tomaso]]

Kiel registrite je 15:58, 10 nov. 2006

Tomaso Giovanni Albinoni (* 8-a de junio 1671 en Venecio; † 17-a de januaro 1751 en Venecio) estis itala komponisto kaj violonisto de la baroko.


Albinoni naskiĝis kiel dua gefilo kaj plej aĝa filo de la paperaĵa kaj ludkarta fabrikanto Antonio Albinoni ( 1634–1709) kaj ties edzino Lucrezia (ĉ. 1645–1687) en la Venecia urbokvartalo San Moisè. Antonio Albinoni post la morto de sia dungantino en 1684 heredis ties tutan entreprenon, pro tio li atingis konsiderindan bonstaton. Krom la loĝodomo kaj la apuda firmao al tio ankaŭ apartenis kampodomo kun terposedo sur la firma tero en Prata di Pordenone. Komence Tomaso Albinoni instruiĝis kiel ludkartoproduktanto en a patra entrepreno kaj kro tio li sekvis violonan, kantan und komponadan instruon. Siaj instruistoj estas nekonataj; ofte supozata lerntempo ĉe Giovanni Legrenzi ĝis nun ne dokumenteblas. 1694 li montris sin antaŭ la publiko unuafoje kiel komponisto, nome per sia opero Zenobia, regina de Palmireni kiel ankaŭ per kolekto de porinstrumentaj komponaĵoj (12 Suonate a tre op. 1). Pro sia praktikata metia ĉefa laboro li komence ne bezonis perlabori per muziko, tiel nomiĝante sin dilettante veneto [diletanta Veneciano].

Zenobia estis la komenco de sia ampleksa operverkado. Ekde tiam Albinoni komponis averaĝe 1–2 operojn po jaro, unue por Venecio, ekde 1703 pli kaj pli ankaŭ por aliaj urboj (Florenco, Ĝenovo, Bolonjo, Feraro, Breŝo, Romo, Treviso), kie li parte mem direktis la premierojn Paralele ĝis 1735/36 li publikis ok pliajn kolektojn de instrumentaj verkoj kaj kolekton de solokantatoj.

La 17-an de marto 1705 Albinoni edzinigis en Milano la kantistinon Margherita Raimondi (1683/841721), kiu jam 15-aĝa debutis en Venecio, kaj ekloĝis kun ŝi en la Venecia urbokvartalo San Trovaso. El la edzeco ekestis tri filoj kaj kvar filinoj. Ankaŭ post sia edziniĝo Margherita Albinoni aperis sur la opera scenejo, tamen kun unu escepto (I rivali generosi, Brescia 1715) evidente neniam je verkoj de sia edzo.

Januare de 1709 mortis la patro de Albinoni. Jam tiuteme Albinoni estis decidinte, ne plu praktiki la lernitan profesion kaj tutplene oferi sin al la muziko. La patra entrepreno transiĝis do al liaj pli junaj fratoj Domenico kaj Giovanni; al Tomaso konvenus triono el la enspezoj. Ekde tiu tempo li nomiĝis sin sur la titolpaĝoj de siaj presitaj verkoj nurnure kiel Musico di violino [violonmuzikisto]. En 1721 la intertempe la ŝuldoŝarĝita entrepreno estis transprenita far' de ŝuldato, tiel ke nun Albinoni devis perlabori mem sian vivtenon kaj transloĝiĝis en la malpli noblan urbokvartalon San Barnaba. Laŭ fonto el la 19a jarcento li entreprenis floran kantolernejo, pri tiu tamen nenion konkretan konatas. La 22an de aŭgusto samjare sia edzino mortis je intestinflamo.

Ekde la 1720-aj jaroj la operoj de Albinoni estis ofte prezentata ankaŭ ekster de Italio, plaj ŝatata estis la komikaj intermezoj.

La supron de sia kariero Albinoni atingis en la jaro 1722. Post publikado de sia ĝis tiam plej ambicia kolekto de koncertaĵoj, la 12 Concerti a cinque op. 9 dediĉataj al la princo elektita Maksimiliano la 2a, Emanuel de Bavario, li ricevis du komponmendoj le Munkeno: por la geedziĝo de Karlo Albreĥto, filo de Makximiliano kaj posta imperiestro Karlo la 7a, kun Maria Amalia, filino de la mortinta imperiestro Jzefo la 1a Albinoni skribis la operon I veri amici kaj la malpli granda „componimento poetico“ II trionfo d’Amore [la triumfo de la amoro] La sukcesegan premieron je la 24a de oktobro ka la 4a de novembro en Munkeno li direktis mem. Johano Mattheson raportas en sia Critica Musica [muzikkritiko] pri tio, ke ĉievente la „vera Albinoni“ kontribuis, ĉar tiutempe en Germanio kaj Svedio vojaĝis defraŭdanto ŝajnigante esti „la Tomaso Albinoni el Venecio“. Kiel dokumentas la dediĉadoj de siaj presaĵoj, Albinoni ankaŭ interrilatis kun aliaj elstaraj personoj siatempaj, i.a. kun kardinalo Pietro Ottoboni, duko Karlo la 4a Gonzaga, grandprinco Ferdinando de Toskana, kardinalo Franĉesco Maria de Mediĉi, markizo Karlo Filipo Antonio Spinola Colonna, duko Kristiano Henriko de Watzdorf kaj markizo Don Luca Fernando Patiño. Krome Albinoni skribis la muzikon por nomfestoj de imperiestro Karlo la 6a. (Il nome glorioso in terra, santificato in cielo, 1724) kaj sia edzino Elisabeth Christine de Braunschweig-Wolfenbüttel (Il nascimento de l’Autora, ca. 1710). Kontraŭe, kun siaj muzikistaj kolegoj Albinoni evidente nur malmulte interkontaktis; li ne anis la oficialajn Veneciajn muzikistajn asociojn (Arte de’ Sonadori, Società Santa Cecilia). Estas vere, ke li skribis plurajn operojn kune kun aliaj komponistoj, tamen tiujn kooperadojn verŝajne peris la teatresto. Dokumentita estas renkontiĝo kun Johann Georg Pisendel, al kiu Albinoni dediĉis violonsonaton.

En la 1730-aj jaroj malpliiĝis la kreivaj fortoj de Albinoni iom post iom; siajn lastajn operojn li finfaris en 1734 (Candalide) kaj 1741 (Artamene). 1743 la 72-jarulo aspiris la bone pagotan postenon de maestro di coro [ĥordirektisto] kaj kantinstruisto ĉe la Ospedale dei derelitti (Ospedaletto); sed oni dungis Nicola Porpora. La lastajn tri vivjarojn li pasigis kun tri el siaj gefiloj en pli modestaj cirkonstancoj, laste pro malsano (diabeto kaj kataro laŭ la mortanonco) enlite.

Verkaro

La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (I trionfi di Giosuè, 1703, komuna elverkaĵo kun Alessandro Scarlatti, Giovanni Battista Bononcini k.a.; Maria annunziata, 1712). Sub la nomo de Albinoni disvastigita magnifikato en g-minoro verŝajne ne devenas de li. operaro

Kiom da operoj komponis Albinoni ne plu ekzakte konstateblas. Komplete konserviĝis nur sep (Zenobia, regina de lmireni, 1694; Pimpinone, 1708; Engelberta, 1709; Il nascimento de l’Aurora, ca. 1710; Il nome glorioso in terra, santificato in cielo, 1724; La Statira, 1726; Il concilio de’ pianeti, 1729). El dek du operoj almenaŭ kelkaj estas traciitaj unupoaj arioj, de 38 pluaj nur la (presita) libreto, de intermezo-serio eĉ nur la titolo (Malsazio e Fiammetta, 1726). En la libreto de Candalide (1734) Albinoni etiketas tiun ĉi operon kiel sia okdeka. Se tiu ĉi indiko ne troigas, devas esti ke pluaj 23 operoj tutplene malaperis

Kantatoj

La kantataro de Albinoni sumiĝas je 44 konataj verkoj, el tiuj 12 troviĝas en la presita kolekto Cantate da camera a voce sola op. 4 (Venecio 1702) kaj 18 en manskribaĵkolekto en la ŝtatbibliateko Berlino. Ĉiuj kantatoj estas skribitaj por kantvoĉo kaj baso kontinua (ĉ. tri kvaronoj por soprano, kvarono por aldo), pluaj instrumentoj aliĝas nur en la (nekomplete konservata) kantato E dove, Amor, mi guidi.