Distrikto Main-Taunus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: id:Main-Taunus
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:06, 11 mar. 2007

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Bergstraße en Germanio

La subdistrikto Main-Taunus situas en la distrikto Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj rekte okcidenta najbaro de la urbo Frankfurto ĉe Majno. Domoj, stratoj kaj urbotrajnaj reloj de Frankfurto simple daŭriĝas en la teritorio de la - do laŭ karaktero "antaŭurba" - subdistrikto, kaj la ligoj al la Frankfurta urbocentro estas fortaj. La okcidenton de la teritorio karakterizas la arbaroriĉa mezmontaro Taunus.

Krome najbaras norde la simile strukturita subdistrikto Hochtaunus, nord-okcidente la subdistrikto Rheingau-Taunus, okcidente la urbo Wiesbaden kaj sude la industrie strukturita subdistrikto Groß-Gerau. Plej granda urbo de la subdistrikto kaj ĝia administra centro estas la urbo Hofheim am Taunus.