Obio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Image:Obi-gokyū.jpg|thumb|''Obi'' en la 5 koloroj de la ''kyu''-niveloj|right|265px]]
[[Image:Obi-gokyū.jpg|thumb|''Obi'' en la 5 koloroj de la ''kyu''-niveloj|right|265px]]
'''Obi''' ([[japana|japane]]: 帯 aŭ おび) estas [[zono]] por fermi la tradiciajn [[Japanio|japanajn]] [[kimono]]jn aŭ sportvestojn por batelartoj, kiel [[ĵudo]], [[karateo]], ktp.
'''Obi''' ([[japana|japane]]: 帯 aŭ おび) estas [[zono]] por fermi la tradiciajn [[Japanio|japanajn]] [[kimono]]jn aŭ sportvestojn por luktartoj, kiel [[ĵudo]], [[karateo]], ktp.


Ĝi estas ŝtofbando sen [[buko]], nek fermilo. La maniero nodi ''obi-on'' estas vera [[arto]].
Ĝi estas ŝtofbando sen [[buko]], nek fermilo. La maniero nodi ''obi-on'' estas vera [[arto]].
Linio 50: Linio 50:


[[Kategorio:Tradiciaj vestoj de Japanio]]
[[Kategorio:Tradiciaj vestoj de Japanio]]
[[Kategorio:Luktosporto]]


[[de:Obi (Gürtel)]]
[[de:Obi (Gürtel)]]

Kiel registrite je 09:42, 10 jul. 2007

Obi en la 5 koloroj de la kyu-niveloj

Obi (japane: 帯 aŭ おび) estas zono por fermi la tradiciajn japanajn kimonojn aŭ sportvestojn por luktartoj, kiel ĵudo, karateo, ktp.

Ĝi estas ŝtofbando sen buko, nek fermilo. La maniero nodi obi-on estas vera arto.

Historio

Ekde la 5-a jarcento videblas zonoj sur la haniwa-statuoj, kvankam temas nur pri simpla kanaba ŝnuro. Ĝi poste transformiĝis al ĉirkaŭ 3 centimetrojn larĝa rubando kaj plilarĝiĝis ĝis 15 centimetroj fine de la 16-a jarcento, estante tiam pli ornamada ero de la vesto. Tiam obi estis nodita aŭ dorse aŭ flanke.

Dum la 18-a jarcento evoluiĝis tisado kaj farbado kaj estis kreitaj pli diversaj modeloj.

Ekde la Meiji-epoko oni nodis obi-on nur dorse.

Nodado

Kutima ĵudaaikida obi-nodo

Tradicie ekzistas ses manieroj nodi obi-on:

  • plata nodo
  • otaiko
  • chidori
  • bunko
  • kai no kuchi
  • tateya


Vidu ankaŭ