Femurosto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: cs, ja, pl modifo de: es |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:18, 8 sep. 2007
Femurosto estas dika, longa osto inter artikoj pelva kaj genua. Ĝi estas la plej longa osto de la homa korpo, dividebla en tri partojn:
Supra parto:
Ĝi konsistas el la femurkapo, kiu artikiĝas kun la koksosto, la femurkolo, la ega kaj eta trokanteroj, sur kiuj fiksiĝas la pelvo-trokanteraj muskoloj.
Meza parto:
Horizontala sekco estas triangula kaj ĝia dorsa bordo, la raspolinio, tribranĉa supre kaj dubranĉa meze kaj malsupre, estas la fiksiĝpunkto de multaj muskoloj.
Malsupra parto:
Ĝi artikiĝas ventre kun la patelo per la trokleo kaj sube kaj dorse kun la tibio per la kondiloj.
vidu ankaŭ
- femurosta frakturo (ostorompiĝo)