Geomagnetiko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: de:Erdmagnetfeld modifo de: tr:Jeomanyetizma |
Aibot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: uk:Магнітне поле Землі |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[sv:Jordens magnetfält]] |
[[sv:Jordens magnetfält]] |
||
[[tr:Jeomanyetizma]] |
[[tr:Jeomanyetizma]] |
||
[[uk:Магнітне поле Землі]] |
|||
[[zh:地磁场]] |
[[zh:地磁场]] |
Kiel registrite je 17:00, 17 sep. 2007
Sub geomagnetiko oni komprenas tiujn procedojn de la geofiziko (precipe de la aplikata geofiziko, kiuj okupiĝas pri la natura termagneta kampo aŭ la efiko de artefaritaj (teknike produktitaj) magnetaj kampoj.
La geomagnetiko apartenas - simile kiel la gravimetrio aŭ partoj de la fizika geodezio - al la potencialprocedoj kaj estas universale kaj kostofavore uzebla. Por multaj aplikoj oni povas fari ĝin eĉ el aviadiloj (aeromagnetiko). Sed la interpretado de la mezuradoj povas, kiel je aliaj kampoj, esti plursenca.
La tera magnetkampo induktas al ĉiuj materialoj magnetajn ecojn (indukta magnetigo). Sed la influo povas varii je multaj grandecoŝtupoj, ĉar la susceptebleco ege dependas de la materialo (diversaj petroj, ercoj; metaloj aŭ keramiko en deponejo ktp.). Per la induktado en la tera magnetkampo tiuj korpoj mem fariĝas magnetoj. Ilia magnetkampo interferas kun tiu de la Tero kiel perturba kampo, kiu generas "anomaliojn" en la normala kampo.