Minorko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Menorca, id:Menorca
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:מנורקה
Linio 64: Linio 64:
[[fr:Minorque]]
[[fr:Minorque]]
[[gl:Menorca]]
[[gl:Menorca]]
[[he:מנורקה]]
[[id:Menorca]]
[[id:Menorca]]
[[it:Minorca]]
[[it:Minorca]]

Kiel registrite je 00:54, 24 sep. 2007

Menorca estas insulo de la Balearoj, Hispanio. Ĝi estas la dua plej granda el la insularo post Majorko.

  • Ĉefurbo: Maono (katalune MaóMahó, hispane Mahón).
  • Aliaj urboj: Ciutadella, Alaior
  • Loĝantaro (2002): 78.796 h
  • Surfaco: 694,39 km²
  • Denseco: 113,47 h/km²
  • Lingvoj: varianto de la kataluna lingvo; ankaŭ la hispana estas oficiala.
Dosiero:La kamparo minorka.JPG
La Kamparo minorka

Historio

Dum la bronzepoko floris civilizo nomata talajota, kun grandaj rokaj monumentoj.

La romianoj ĝin konkeris en la jaro -123 kune kun la ceteraj Balearoj.

Post diversaj invadoj, la araboj okupis la insulon la jaron 903. Ĝin rekonkeris la kristanoj en 1232, kaj ĝi unuiĝis al la katalunaj teritorioj de la Aragona Reĝlando.

En 1708, post la Sukceda Milito de Hispanio, pro la Traktato de Utrecht ĝi fariĝis angla kolonio. Ĝi estis redonita al Hispanio en 1802. Tiu jarcenta okupado de la insulo donis al ĝi kelkajn trajtojn kaj kutimojn anglecajn, ankoraŭ konservitajn.

Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis fidela al la respublikana flanko. Apenaŭ estis bataloj, ĝis la fino de la milito, kiam la lastaj defendantoj kapitulacis sub la protekto de la angla mararmeo. Unu el la homoj kiuj gvidis la defendon kaj devis ekziliĝi estis la esperantista militisto Fernando Redondo Ituarte.

Lingvoj

Krom la hispanan lingvon, oni parolas en Minorko subdialekton katalunan, rekonata kiel minorkan. La precipaj diferencoj inter la lingvo kataluna ibera kaj la lingvo insula estas la uzo de artikoloj "saletoj"; ekzemple: es, sa, ses anstataŭ artikoloj normaj katalunaj, t.e. el, la, els, les. Ĉi tiu specialaĵo estas ankaŭ ofta en la ceteraj Balearoj.

La subdialekto minorka ankaŭ havas multajn vortojn anglecajn kaŭze de la angla rego, ekzemple: boinder- bow window, xoc-chalk kaj botil-bottle.

Komunumoj minorkaj

La insulo estas dividita en ok komunumoj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj