Pedionomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Sztyeppefutó
Linio 40: Linio 40:
[[es:Pedionomus torquatus]]
[[es:Pedionomus torquatus]]
[[fr:Pédionome errant]]
[[fr:Pédionome errant]]
[[hu:Sztyeppefutó]]
[[nl:Trapvechtkwartel]]
[[nl:Trapvechtkwartel]]
[[pt:Pedionomidae]]
[[pt:Pedionomidae]]

Kiel registrite je 02:54, 29 sep. 2007

Ŝablono:Birda specio

La Pedionomo, Pedionomus torquatus, estas unika birdo klasita en sia propra genro kaj familio. Ĝi estas endemismo de herbejoj de Aŭstralio.

Iam oni konsideris ĝin rilatan al Turnicedoj kaj pro tio ĝi estis lokita en la ordo de Kokoformaj aŭ kun gruoj kaj raledoj en Gruoformaj. Hibridigoj de DNA kaj de RAG-1 lokas ĝin kiel vadbirdo rilata al jakanaoj (Sibley & Ahlquist 1990, Paton et al. 2003, Thomas et al. 2004, van Tuinen et al. 2004). La specio estas rimarkindan kazon de morfologia kunverĝo.

Temas pri birdo simila al koturno 15 ĝis 19 cm longa. Maskla plenkreskulo estas helbruna supre, kun sablokoloraj subaj partoj kun nigraj duonlunoj. Ina plenkreskulo havas diferencigan nigroblankan kolumon kaj ruĝecan bruston, pro tio ŝi estas pli bunta, malkiel ĉe plej parto de birdaj specioj. La beko estas maldika kaj la vosto mallonga.

Tiu birdo estas oficiale endanĝerita specio. Malpliĝo de loĝantaro estis kaŭzita de transformigo de originaj herbejoj en terkulturejoj.

Referencoj

  • Paton, T. A.; Baker, A. J.; Groth, J. G. & Barrowclough, G. F. (2003): RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 268-278. COI:10.1016/S1055-7903(03)00098-8 (HTML resumo)
  • van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology 35(3): 191-194. PDF plena teksto