Literoj de la Vivanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:حروف حی
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 41: Linio 41:
''Siyyid H&#803;usayn Yazdí'' estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de ''Báb'' en [[Mah-Ku|''Máh-Kú'']] kaj [[Chihriq|''<u>Ch</u>ihríq'']]. En la historio pri la martirigo de ''Báb'', li estis la sekretario, al kiu ''Báb'' parolis antaŭ la martirigo.
''Siyyid H&#803;usayn Yazdí'' estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de ''Báb'' en [[Mah-Ku|''Máh-Kú'']] kaj [[Chihriq|''<u>Ch</u>ihríq'']]. En la historio pri la martirigo de ''Báb'', li estis la sekretario, al kiu ''Báb'' parolis antaŭ la martirigo.


''Siyyid H&#803;usayn Yazdí'' estis ekzekutita en [[Teherano]] (''T&#803;ihrán'') en [[1852]].
''Siyyid H&#803;usayn Yazdí'' estis ekzekutita en [[Tehrano]] (''T&#803;ihrán'') en [[1852]].


===''Mullá Muh&#803;ammad Rawd&#803;ih-<u>Kh</u>án Yazdí''===
===''Mullá Muh&#803;ammad Rawd&#803;ih-<u>Kh</u>án Yazdí''===

Kiel registrite je 21:30, 19 jan. 2008

La Literoj de la Vivanto (حروف الحي) estis titolo kreita de Báb por la unuaj dekok disĉiploj de la Baba Kredo. Báb ankaŭ konsideris sin kiel la unuan Literon.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Mistika signifo de "Literoj de la Vivanto"

Unu el la titoloj de Báb estis la "Primunua Punkto" (nuqṭiy-i-úlá). El tiu Punkto la Literoj manifestiĝis. Báb nomis la dekok unuajn babanojn Literoj de la Vivanto (Ḥurúfu'l-Ḥayy en la araba). En la abĝada numera sistemo, la literoj de la araba alfabeto havas numeralajn signifojn. La arabaj literoj ḥá' ح and yá' ي , kiujn enhavas la araba adjektivo "vivanta" en la frazo, kalkuliĝas al 18.

Báb ankaŭ nomas la 18 "Literojn de la Vivanto", kune kun Si Mem, kiel la unua Váḥid de la Baba Diepoko. La abĝada numerala signifo de la vorto Váḥid (واحد) estas 19. La vorto Váḥid signifas "Unu" kaj estas kelkfoje tradukita de Shoghi Effendi kiel "unu kaj la sama".

La Literoj

La Literoj ĉi-tie listataj estas en laŭ la listo donita de Nabíl-i-A'ẓam en Herooj de la Nova Epoko. [1]

Mullá Hụsayn

Vidu: Mullá Husayn

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í estis la dua Litero de la Vivanto, kaj la frato de Mullá Ḥusayn. Li, kaj liaj filoj, Muḥammad-Báqir Bushrú'í, kaj Mullá Ḥusayn vojaĝis al Ŝirazo (Shíráz) serĉante la Qá'im; kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Muḥammad-Báqir Bushrú'í

Muḥammad-Báqir Bushrú'í estis la tria Litero de la Vivanto, kaj la nevo de Mullá Ḥusayn. Li kaj sia patro Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í vojaĝis kune kun sia onklo Mullá Ḥusayn al Ŝirazo, serĉante la Qá'im, kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la batalo de la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Mullá `Alí Basṭámí

Vidu tiun ĉi biografion de Moojan Momen.

Mullá Khudá-Bakhshchání

Poste nomita Mullá `Alí

Mullá Ḥasan Bajistání

Mullá Ḥasan Bajistání estis la sesa Litero de la Vivanto. Li ne faris ion ajn signifoplenan kiel babano kaj verŝajne esprimis dubojn pri la mesaĝo de Báb dum renkontiĝo kun Bahá'u'lláh.

Siyyid Ḥusayn Yazdí

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de Báb en Máh-Kú kaj Chihríq. En la historio pri la martirigo de Báb, li estis la sekretario, al kiu Báb parolis antaŭ la martirigo.

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis ekzekutita en Tehrano (Ṭihrán) en 1852.

Mullá Muḥammad Rawḍih-Khán Yazdí

Sa`íd Hindí

Mullá Maḥmúd Khú'í

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá (`Abdu'l-)Jalíl Urúmí (Urdúbádí)

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá Aḥmad-i-Ibdál Marághi'í

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá Báqir Tabrízí

Mullá Báqir Tabrízí estis la dektria Litero de la Vivanto. Li vivis preter la fino de la Baba Diepoko kaj fariĝis bahaano, la unua Litero kiu tion faris.

Li postvivis la aliajn Literojn kaj mortis en Konstantinoplo ĉirkaŭ 1881.

Mullá Yúsúf Ardibílí

Mullá Yúsuf Ardibílí estis la dekkvara Litero de la Vivanto.

Li mortis dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideras lin kiel martiro.

Mullá Ḥádí Qazvíní

Qatíl anstataŭas lin per Mullá Muḥammad-i-Mayáma'í. Mullá Ḥádí Qazvíní fariĝis azalano.

Mullá Muḥammad-`Alí Qazvíní

Bofrato de Ṭáhirih. Mortigita dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí

Ṭáhirih

Vidu: Ṭáhirih

Quddús

Vidu: Quddús

Eksteraj ligoj