Uzanto-Diskuto:Keldan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri nomoj de artikoloj[redakti fonton]

Prefere la titoloj de artikoloj pri usonaj urboj havu la formon

[[Urbo (Ŝtato)|]]

(kun nacilingva formo de la urbo-nomo, kaj esperanta formo de la ŝtato-nomo). Vidu Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj. Tamen multaj malnovaj artikoloj havas la formon

[[Urbo, Ŝtato]]

. Kelkaj tre konataj urboj havas titolon nur urbnoma, kiel Sanfrancisko, Ĉikago. Vidu ekzemple la multajn urbonomo-ligojn en la artikolo Landa Kongreso de ELNA.

--Jim Henry 14:55, 6. Jul 2004 (UTC)

Multan dankon! Mi serĉis longe por gvidilo pri kiel titoli tiajn aferojn. Videble, mi ne trovis ĝin, sed nun havas la ligilon. Kiam temas pri pli ol unu regno, ĉu vi scias ĉu mi analoge uzu formon kiel
[[Urbo (Ŝtato) (Regno)]]?
Keldan 20:40, 6. Jul 2004 (UTC)


Kvankam vi alparolis anonimulon en Eo, li/ŝi certe ne komprenos tion.

Se vin ĝenas la foto, elprenu ĝin. Neniu kontraŭos tion akre. Narvalo 22:51, 11. Dec 2005 (UTC)

Jes, mi sciis eĉ antaŭ mi replikis, ke probable la redaktinto estas fremdulo de alilingva vikipedio. Sed ne gravas - mi replikis pro la malgradega ŝanco ke temus pri Esperantlingvano, kaj tial nun neniu povos diri ke mi ne almenaŭ provis. Jes, ĝenas min la fotografo - ĝia ĉeesto ĝenas ĉiujn bahaanojn, ĉar en nia Kredo, la fotografo postulas rigardiĝon nur en atmosfero de plene deca respekto, kiun la interreto ne povas doni. Sed pro tio ke ĝi nun apartenas al la publika havaĵo, estus nejuste fortiri ĝin pro personaj motivoj, kiujn ne dividas aliuloj. Eble ŝajnus ĝuste al mi, sed ne al la plimulta resto. Eble neniu ĉi tie eĉ kontraŭus - Esperantistoj ja pli ĝentilas kaj simpatias proporcie ol la aliula plejmulto. Sed la principo, kiu gvidas min, estus atencita. Do mi provas konduti juste kaj honeste, konscie labori ne ĝenante kaj ne ĝenate.
Keldan 22:07, 12. Dec 2005 (UTC)

Ne scias kiel tajpi komencojn de frazoj majuskle[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke ankaŭ vi havas problemojn pri Vikipediisto:84.14.49.10, ĉe kies klavaro verŝajne mankas la klavo Shift, ĉar ŝli ĉiujn siajn tekstojn verkas tutminuskle kaj eĉ foje senkiale kripligas per tiu ĉi stranga maniero jam pretajn tekstojn, sen ŝanĝi ilin iel plu. Mi rimarkis, ke vi korektis post li tion ĉi ĉe Abrahamaj religioj. Mi same hodiaŭ faris pri Dancoskribo. Tiu ulo ec la titolon de la artikolo tute komence minuskligis! :o) Mi tuj sendos al ŝli mesaĝon, espereble ŝli estontece jam pli bone kondutos. Ne plaĉas al mi nome, ke kelkaj homoj devas sekvi ŝlin tiel ĉi kaj tiajn nebezonataĵojn korektadi post ŝli. Fortojn al ni! Blahma 02:55, 20. Jan 2006 (UTC)


Monako (lando) kaj Monako[redakti fonton]

Vi skribis, ke vi movis artikolon pri Monako (lando) al Monako. Sed fakte vi ne movis ĝin. Vidu Monako kaj Monako (lando) Ambaŭ havas diversajn redaktintojn. Petro 16. Maj 2006 19:02 (UTC)

Mi skribis, ke mi movis la enhavon de Monako (lando) al Monako, ne la paĝon mem, ĉar antaŭ tiam, oni trovis ĉe "Monako" artikolon pri monaĥoj, kaj devis iri al "Monako (lando)" por legi pri la eŭropa princlando. Keldan 13:56, 18. Maj 2006 (UTC)

Kandidato por fariĝi administranto[redakti fonton]

Vi foje esprimis vian deziron fariĝi administranto. Via kandidatiĝo evidente estas forgesita. Se vi plu volas fariĝi administranto bonvolu refari vian peton kaj atentigi la homojn pri ĝi Arno Lagrange  12:36, 10. Jul 2006 (UTC)

La vikipedia projekto konstante estas iom ĥaosa. Ne miru ke via voĉo foje ne trovas eĥon. Sed se vi vere volas ion, iom baraktu kaj aferoj povas progresi. Cetere mi rimarkis ke vi ne multe partoprenas la projekton de januaro. Eble vi ne tiom interesiĝas pri ĝi ke indus ke vi fariĝu administranto. Mi demandis nur ĉar mi rimarkis ke via kandidatiĝo ŝajne tute forgesiĝis. Arno Lagrange  06:38, 11. Jul 2006 (UTC)

Thanks. My esperanto still sucks. :) --Christian Edward Gruber 07:46, 11. Jul 2006 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.