Ŝablono-Diskuto:ĈefPaĝoMondAktualaĵo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 60: Linio 60:
Due, kio estas "strefo"?
Due, kio estas "strefo"?
--[[Vikipediisto:Zmila|Zmitro]] 06:14, 22. Dec 2007 (UTC)
--[[Vikipediisto:Zmila|Zmitro]] 06:14, 22. Dec 2007 (UTC)

==Elektra seĝo==
Ne estis Usono, sed la ŝtato Nebrasko, kies supra kortumo ĵus forigis la elektran seĝon. Nebrasko estis la lasta usona ŝtato kiu uzis elektron kiel la ''solan'' metodon de ekzekutado. Tamen en kelkaj aliaj ŝtatoj, la kondamnito ankoraŭ rajtas elekti inter elektra kaj venena ekzekuto. Mi bedaŭras ke Usono certe ne "forigas tute la elektran seĝon por la ekzekutado de mortpunoj." --[[Vikipediisto:Jmb|Jmb]] 22:41, 11. Feb 2008 (UTC)

Kiel registrite je 22:41, 11 feb. 2008

La nova sistemo anstataŭ protekti la ĉefpaĝon kontraŭ vandaloj nur igas, ke la korektado de vandalaĵoj multe pli malfacilas.

La lastatempa vandalo estis 82.64.124.84

Kiel ĝi malfacilas? Kio estas "nova" pri ĝi? Ho, jes. Vi pravas. "Malnovaj versioj" ne ekzistas.--Yekrats 11:41, 27. Nov 2004 (UTC)

Funebra koloro

Mi respektas la emocion de la anonimulo, kiu grizigis la aktualaĵan parton de la ĉefpaĝo (verŝajne) pro la morto de Johano Paŭlo la 2-a. Mi respektas ankaŭ lian anonimecon. Ni tamen ne troigu. Ĉiuminute mortas homoj, ĉiutage mortas gravuloj. -- Umberto 21:52, 2. Apr 2005 (UTC)


Umberto vi pravas ke ekipo ankaŭ estas ilaro, fakte devus esti homekipo (ne virekipo!) sed ĉar ilaro ne povas postvivi mi opinias ke ekipo sufiĉas (laŭ la principo de sufiĉo). Cetere en la nova vortaro Nederlanda - Esperanto legeblas "bemanning" = 1 virekipo; ekipo; personaro 2 maristaro; ŝipanaro. --Verdulo 17:25, 4. Aŭg 2005 (UTC)--

Vidu tiun novaĵon de Panamo: http://raporto.info/2005/08/05/panamo-milionoj-da-papilioj-migras-tra-panamo/ Eble estus bona prezenti ĝin (kun foto!) en la aktualaĵoj kaj profiti de la okazo por lanĉi alvokon al plenigo de artikolo pri papilioj (kaj kompreneble artikolon pri Tiu ĉi speco da papilioj. La temo estas tre teĥnika kaj indus estis traktita en Enciklopedio, almenaŭ per superrigarda sistematiko (estas dekoj da miloj da specioj fakte!) kaj artikloj kun fotoj pri kiel eble plej da papilioj laŭ la disponeploj kaj eltrovaĵoj de la Vikipediistoj tramonde. Vikipediisto:Eliott

Milito inter Ĉado kaj Sudano

Iu forigis mian aldonon pri ĉi tiu milito, ĉar estis "nenia informo pri vereco". Se vi volas konfirmi ĝin, vidu la sekvantajn ligilojn:


""Der Tschad sieht sich wegen Übergriffen im Osten des Landes im "Kriegszustand" mit dem Nachbarland Sudan."" Ĉado vidas "militan staton", ĉar okazis ĉelima konflikto, bataleto ĉe urbo Adre. Tio ne estas milito. Ne gravas eldiro de idiotaj politikistoj.

Nuntempeco de novaĵpaĝo

Iu, aŭ kelkaj homoj, ĝistagigu la novaĵpaĝon regule. Nun ĝi estas senvalora, nur malofte iu aldonas novaĵon. Sed se la listo kun novaĵoj je ĉiu tago estus nuntempiganta, ĝi havus grandan valoron. Kaj nuntempigi ne estas grandega laboro, do tio povendus. Mia demando estas: kiu volus fari tion regule? Je unu el du tagoj estas bona ankaŭ, sed regule! --Roeland van Beek 14:57, 8. Apr 2006 (UTC)

Estas facile ĝisdatigi la aferon kaj precipe SEN EŬROPCENTRISMO. Kopii la anglan, germanan, francan paĝon kaj informiĝi ĉe NHK ekzemple pri aziaj novaĵoj. Mi povas zorgi pri ĝi, sed helpuloj estas bonvenitaj!--Internaciulo 08:27, 18. Apr 2006 (UTC)

Ĉednestrio

Neniam en mia vivo mi aŭdis pri "Ĉednestrio" sed nur pri "Transnistrio". Kial oni ne uzas la internacian vorton? Kaj nun la novaĵpaĝo estas ŝlosita kaj neniu povas korekti la erarojn pri inventitaj nomoj de landoj. Duko-de-Benia 15:24, 24-a de majo 2006 (UTC)

Ĉednestrio mem nomas sin Приднестровье, nome, do, Ĉe-Dnestr-io. Ankaŭ, ŝajne, en siatempa artikolo en E-gazeto "Kontakto" ĉednestria ĵurnalistino-esperantistino uzis precize tiun formon. - Slavik IVANOV 07:53, 25. Maj 2006 (UTC)

Se ni uzas "Dnistro" por la rivero, tiam vere la nomo estas korekta... Sed "Trans" ankaŭ havas signifon en Esperanto, ĉar la mem proklamita respubliko troviĝas sur la alia lado de la rivero Nistro. Duko-de-Benia 20:53, 26-a de majo 2006 (UTC)

Tamen ja en Esperanto la rivero nomiĝas Dnestro. Pri la prepozicio trans: vidpunkte el la respubliko, kiu nomas sin Ĉednestrio, ĝi certe ne estas trans la rivero, nek ĝi estas "sur la alia bordo", ĉu ne? En artikoloj, kiuj rakontas pri Moldavio, povas esti racie skribi "transdnestraj teritorioj" aŭ simile, sed en artikolo, kiu rakontas pri la ŝtateca unuo Ĉednestrio estas logike uzi la memnomon. - Slavik IVANOV 20:20, 26. Maj 2006 (UTC)

Ĉu renomi la paĝon?

Kial ĉi tiu paĝo nomiĝas tiel strange? Ĉu renomi ĝin al normala esperanto teksto? Se ni konservus la nunan nomon, kial do ne ĈefPaĝoMondAktualaĵo? Petro la dudeksepan de majo de dumil ses je la dek kvin kaj kvardek tri (UTC)

Nu fakte estus logike renomi la ŝablonon. Stranga neĝustaloka hoismo. - Slavik IVANOV 16:01, 27. Maj 2006 (UTC)

Kial la paĝo estas ŝlosita?

Mi vidas strangan stilon en la lastaj novaĵoj, kiel "rumania ĉefurbo" sŭ "turkia ministro" anstataŭ "rumana ĉefurbo" kaj "turka ministro". Do, ŝajnas ke unu sola persono deziras elekti la novaĵojn por ĉiuj spite la fakton ke li/ŝi ne ŝajnas regi tre bone Esperanton. Eĉ en la angla vikipedio ekzistas paĝo kie iu ajn povas aldoni novaxojn (la plej gravaj estas selektataj por la ĉefa paĝo). Mi kredas ke la Esperanta vikipedio devas havi la saman. Kaj ankaŭ havi eblecon korekti la erarojn. Duko-de-Benia 15:11, 5-a de junio 2006 (UTC)

La paĝo estas fermita por neensalutintaj (do, hazardaj) personoj. Tion tre saĝe faris iu el la administrantoj por eviti vandalismon.
La ceteron de via kritiko mi ne emas respondi ĝis kiam vi lernos esti pli afabla — memoru, ke Vikipedio ne eblas sen kunlaboro; estu kunlaborema, sed ne konfliktema. - Slavik IVANOV 15:47, 5. Jun 2006 (UTC)

21-a de decembro, ŝengen

Estis:

*21-a de decembro: La Pollando, Litovio, Hungario, Latvio, Estonio, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Malto enkondukas al la strefo Schengen- la strefo sen lima kontrolo en Eŭropa Unio.

Unue, kial "la" antaŭ nomoj de landoj? Due, kio estas "strefo"? --Zmitro 06:14, 22. Dec 2007 (UTC)

Elektra seĝo

Ne estis Usono, sed la ŝtato Nebrasko, kies supra kortumo ĵus forigis la elektran seĝon. Nebrasko estis la lasta usona ŝtato kiu uzis elektron kiel la solan metodon de ekzekutado. Tamen en kelkaj aliaj ŝtatoj, la kondamnito ankoraŭ rajtas elekti inter elektra kaj venena ekzekuto. Mi bedaŭras ke Usono certe ne "forigas tute la elektran seĝon por la ekzekutado de mortpunoj." --Jmb 22:41, 11. Feb 2008 (UTC)