Distrikto Rendsburg-Eckernförde: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: no:Rendsburg-Eckernförde, zh:伦茨堡-埃肯弗德县 modifo de: da:Kreis Rendsborg-Egernførde |
e roboto aldono de: fr:Rendsburg-Eckernförde |
||
Linio 274: | Linio 274: | ||
[[es:Distrito de Rendsburg-Eckernförde]] |
[[es:Distrito de Rendsburg-Eckernförde]] |
||
[[et:Rendsburg-Eckernförde]] |
[[et:Rendsburg-Eckernförde]] |
||
[[fr:Rendsburg-Eckernförde]] |
|||
[[id:Rendsburg-Eckernförde]] |
[[id:Rendsburg-Eckernförde]] |
||
[[it:Rendsburg-Eckernförde (circondario)]] |
[[it:Rendsburg-Eckernförde (circondario)]] |
Kiel registrite je 10:29, 2 mar. 2008
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
administra sidejo: | Rendsburg |
areo: | 2.185 km² |
enloĝantoj: | 272.642 (fine de septembro 2006) |
loĝdenso: | 125 po km² |
aŭtokodo: | RD (Rendsburg) |
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
La distrikto Rendsburg-Eckernförde - germane Kreis Rendsburg-Eckernförde, dane Rendsborg-Egernførde amt - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Rendsburg. Laŭ areo, la distrikto estas la plej granda ene de la federacia lando.
Najbaras la distriktoj Schleswig-Flensburg norde, Plön - plus la eksterdistriktaj urboj Neumünster kaj Kijlo (Kiel) - oriente, Segeberg kaj Steinburg sude, kaj Dithmarschen okcidente. En la nordoriento, natura limo de la distrikto estas la Balta Maro.
La distrikto estas la sola de la federacia lando, kiu situas kaj en la regiono Holstinio (la areo de la eksa Duklando Holstinio) kaj en la regiono Suda Ŝlesvigo (la areo de la eksa Duklando Ŝlesvigo, kies norda parto nun apartenas al Danio).
Administra divido
La distrikto konsistas el 19 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 7 urboj kaj komunumoj sen ligo al tia komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 166 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.
Sendependaj urboj kaj komunumoj:
|
|
Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:
* administra sidejoReta ligilo
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|