Nigraflugila milvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DorganBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sv:Svartvingad glada
poluro
Linio 18: Linio 18:


==Aspekto==
==Aspekto==
Nigraflugila milvo estas birdo de 30 ĝis 35 cm longa kaj havas enverguron de 75 ĝis 80 cm. Tio estas iom pli malgranda ol la aŭstralia specio. Plenkreskuloj estas blugrizaj kaj havas blankajn kapon kaj subajn partojn. La antaŭa supra parto de flugiloj -longaj kaj pintaj- kaj subaj pintoj estas nigraj; pro tio ties nomo. Tre rimarkindaj estas la ruĝegaj okuloj -kun nigraj supra linio, kio aspektas kvazaŭ nigra masko- kaj krome flavaj kruroj kaj ciraĵo superbeka; beko ests nigra. La vosto estas mallonga kaj kvadrata, ne tiom angula kiel tiu de veraj [[milvo]]j.
Nigraflugila milvo estas birdo de 30 ĝis 35 cm longa kaj havas enverguron de 75 ĝis 80 cm. Tio estas iom pli malgranda ol la aŭstralia specio. Plenkreskuloj estas blugrizaj kaj havas blankajn kapon kaj subajn partojn. La antaŭa supra parto de flugiloj -longaj kaj pintaj- kaj subaj pintoj estas nigraj; pro tio ties nomo. Tre rimarkindaj estas la ruĝegaj okuloj -kun nigraj supra linio, kio aspektas kvazaŭ nigra masko- kaj krome flavaj kruroj kaj ciraĵo superbeka; beko estas nigra. La vosto estas mallonga kaj kvadrata, ne tiom angula kiel tiu de veraj [[milvo]]j.
Tiu birdo estas simila kaj de malproksime konfuzebla kun Turfalko, ''Falco tinnunculus'', sed la Nigraflugila milvo estas pli fortika kaj hela. Ili pezas el 200 ĝis 300 gm.
Tiu birdo estas simila kaj de malproksime konfuzebla kun Turfalko, ''Falco tinnunculus'', sed la Nigraflugila milvo estas pli fortika kaj hela. Ili pezas el 200 ĝis 300 gm.


Linio 32: Linio 32:


==Reproduktado==
==Reproduktado==
Ili nestas en arboj, kie demetas el 3 ĝis 5 ovojn grizajn kaj iome makulitaj je bruno aŭ ruĝo, kiuj estas kovitaj de ambaŭ gepatroj iom malpli ol unu monato. La birdidoj ekflugas post unu monato post eloviĝo.
Ili nestas en arboj, kie demetas el 3 ĝis 5 ovojn grizajn kaj iome makulitajn je bruno aŭ ruĝo, kiuj estas kovitaj de ambaŭ gepatroj iom malpli ol unu monato. La birdidoj ekflugas post unu monato post eloviĝo.


<br clear=all>
<br clear=all>

Kiel registrite je 10:18, 18 jul. 2008

Ŝablono:Birda specio

La Nigraflugila milvo (Elanus caeruleus) estas falkoforma birdo de subfamilio Elaninae ene de la familio Akcipitredoj. Temas pri eta rabobirdo kiu vivas en Afriko, okcidenta Iberio kaj suda Azio en malfermaj arbaroj, herbejoj kaj similaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj reptiliojn. Dekomence ili devenas de subsahara Afriko, sed disvastiĝis al sudokcidenta Hispanio.

La pranomo "nigraŝultra milvo" estis iam uzita por tiu eŭropa kaj afrika specio, Elanus caeruleus, dum la aŭstralia birdo (kaj ankaŭ alia nordamerika specio, la Blankavosta milvo Elanus leucurus) estis konsiderataj kiel subspecioj de tiu. Nuntempe la tri specioj estas konsiderataj aparte, kaj nur la nomo Nigraflugila milvo estas uzata por E. caeruleus. Same modernaj referencoj por la Nigraŝultra milvo rilatu ĉiam nur la aŭstralian specion.

Aspekto

Nigraflugila milvo estas birdo de 30 ĝis 35 cm longa kaj havas enverguron de 75 ĝis 80 cm. Tio estas iom pli malgranda ol la aŭstralia specio. Plenkreskuloj estas blugrizaj kaj havas blankajn kapon kaj subajn partojn. La antaŭa supra parto de flugiloj -longaj kaj pintaj- kaj subaj pintoj estas nigraj; pro tio ties nomo. Tre rimarkindaj estas la ruĝegaj okuloj -kun nigraj supra linio, kio aspektas kvazaŭ nigra masko- kaj krome flavaj kruroj kaj ciraĵo superbeka; beko estas nigra. La vosto estas mallonga kaj kvadrata, ne tiom angula kiel tiu de veraj milvoj. Tiu birdo estas simila kaj de malproksime konfuzebla kun Turfalko, Falco tinnunculus, sed la Nigraflugila milvo estas pli fortika kaj hela. Ili pezas el 200 ĝis 300 gm.

Disvastiĝo

Ili vivas tra la tuta Afriko, escepte en okcidenta Saharo, India kaj Indoĉina duoninsuloj kaj okcidenta Hispanio kaj Portugalio -ĉefe sude- kaj escepte marbordoj. Kvankam eblas trovi ĝin en arbaro, tiu birdo estas ĉefe herbeja. Ŝanĝo de medioj en Iberio ŝajne plifavoris tiun birdon, antaŭe ne estanta tie, ĉar oni ŝanĝis vastegan kvanton da arbaroj en terkulturaj zonoj aŭ paŝtejoj kaj oni plibonigis kondiĉojn por pligrandigi la nombrojn de musoj kaj por facile vidi predojn.

Kutimoj

Nigraflugilaj milvoj estas birdoj kiuj vivas el manĝado de musoj kaj ankaŭ aliajn similgrandaj bestetoj se disponeblas kiel saltulo, ratojn, etaj reptilioj, birdoj, kaj eĉ (pli malofte) kunikloj, sed musoj kaj aliaj similaj mamuloj estas granda parto el ties dieto.

Kiel aliaj elanedaj milvoj, Nigraflugilaj milvoj ĉasas per gvatado de etaj bestetoj en herbejoj kiujn observas ekde seka aŭ morta arbo aŭ fosto, sed ankaŭ ŝvebante en aero lertege kaj ŝajne senpene. Tiuj birdoj povas ŝvebi 10 ĝis 30 m super specifa punkto fikse rigardante dum kelkaj sekundoj sed pli ofte dum unu minuto aŭ plie kaj poste flugi ĝis nova gvatejo. La malrapida ĉasa flugo ŝajnas kiel tiu de cirkuo, sed la ŝvebo estas vere turfalka.

Kiam muso aŭ alia besteto estas malkaŝita, tiu milvo falas silente al ĝi per kruroj antaŭen kaj flugiloj supren; foje per unu falo, sed pli ofte per du aŭ tri, ŝvebante intermeze. Ĉirkaŭ du trionoj de klopodoj estas sukcesaj. Predoj povas esti manĝataj dumfluge aŭ portataj al gvatejo.

Reproduktado

Ili nestas en arboj, kie demetas el 3 ĝis 5 ovojn grizajn kaj iome makulitajn je bruno aŭ ruĝo, kiuj estas kovitaj de ambaŭ gepatroj iom malpli ol unu monato. La birdidoj ekflugas post unu monato post eloviĝo.