Leopoldo Knoedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:29, 16 jun. 2005

Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo - Brazilaj geesperantistoj

Leopoldo KNOEDT (Naskiĝis en 1921 - mortis en LA 25-a de julio2000 en Lauro de Freitas) estas unu el la ĉefaj brazilaj esperantistoj, Honora Membro de UEA, fakdelegito pri tradukado kaj vortaroj, membro (1986-1995) de Akademio de Esperanto.

Li lernis Esperanton en 1955, tuj aliĝis al UEA kaj baldaŭ poste ekinstruis la lingvon universitate. Li tradukis la librojn Elektitaj Poemoj (CASTRO ALVES), La Luzidoj (Luís de CAMÕES), A Raça Menina (el Infana Raso de William AULD), La Balado de Prizono Reding (Oscar WILDE), La Morto de Kinkas Akvobleko (Jorge AMADO), Infero, unua libro de la Dia Komedio de Dante ALLIGHIERI, Vivoj sekaj de Graciliano RAMOS kaj plurajn aliajn. Lia voĉo aŭdeblas en la KD La Korvo (kun la muzikestro Flávio FONSECA). Je eduka kampo, li adaptis la Zagreban Metodon al la portugala. Pluraj verkoj kaj tradukoj de Knoedt atendas eldono, i.a., Amazonia Urno.