Carlo Minnaja: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e +Matematikistoj
e +Matematikistoj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:22, 16 jan. 2005

Carlo MINNAJA, naskita la 19-an de marto 1940 en Romo, estas itala matematikisto. Li estas denaska esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Minnaja magistriĝis pri matematikaj sciencoj en Pizo en 1963; doktoraj studoj pri analitiko ĉe Scuola Normale Superiore, Pizo 1963-65; unua profesorposteno ĉe la ŝipakademio en Livorno en 1965. Poste li iris al la universitato de Padovo kiel profesoro de la inĝeniera fakultato, pri diversaj matematikaj fakoj; de 1^973 li estas konstanta profesoro. Inter 1979 kaj 1994 li estis membro de la Scienca Konsilio de la Instituto pri Komputa Lingvistiko, Pisa. En 1983/84 li estis gastprofesoro Fulbright-a ĉe Virginia Polytechnic Institute kaj University of California en Los-Anĝeleso. Li prelegis ĉe pluraj eŭropaj universitatoj, estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉ. 50 sciencaj kaj didaktikaj verkoj pri matematiko; verkinto de pluraj libroj kaj multaj artikoloj koncernantaj la internacian lingvon. En 1980 li estis distingita de la Itala Ĉefministro per "Premio de la kulturo".

Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de AIS San-Marino.

Minnaja tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo La Patrolo. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "La gastejestrino" de Carlo GOLDONI; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de Cesare PAVESE. En 1996 li eldonis 1400-paĝan vortaron italan-esperantan. Li estas ano de la scienca komutato de Itala Interlingvistika Centro.