Itala Interlingvistika Centro
Itala Interlingvistika Centro | ||
---|---|---|
Centro Italiano di Interlinguistica | ||
![]() | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | novembro 1985 | |
Lando(j) | Italio vd | |
Sidejo | Milano | |
Direkta Komitato | Giorgio Silfer (prezidanto), Giacomo Comincini (vicpresidanto), Alessio Giordano (sekretario), Lorena Bellotti (komitatanino) | |
Lingvoj |
Itala, esperanto | |
Itala Interlingvistika Centro (IIC) estas asocio, kies celo estas kulturi interlingvistikon kaj esperantologion en Italio kaj en la itallingvaj teritorioj ĉirkaŭe (Kantono Tiĉino, San-Marino).
Historio
[redakti | redakti fonton]IIC estis fondita en Milano en novembro 1985. Dum la unuaj dek jaroj IIC organizis landskalajn seminariojn, eldonis propran revuon Lingua Verde kaj diversajn librojn, starigis Bibliotekon de Interlingvistiko kaj ĝenerale funkciis kiel filio de LF-koop.

Poste ĝi koncentriĝis al akademiaj medioj: interalie ĝi starigis sian Bibliotekon de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano kaj helpis al la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato de Torino. IIC ankaŭ eldonis la la publikaĵon "Interlingvistikaj Kajeroj"[1]. Krome ĝi daŭre funkcias kiel filio de LF-koop. Ĝi aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.
Kadre de ĵusa revivigo de la agado de la establo (2025)[2], oni organizis akademiajn eventojn en Italio[3] kaj planis novan eldonaĵon de IIC[4].
Nomo | Titolo |
---|---|
Giorgio Silfer | Prezidanto |
Giacomo Comincini | Vicprezidanto |
Alessio Giordano | Sekretario |
Lorena Bellotti | Komitatanino |
Cristina Stefani | Komitatanino |
Giorgio Silfer, Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano estas ankaŭ membroj de la scienca komitato. Krome, al tiu apartenas ankaŭ Fabrizio Pennacchietti, Perla Martinelli, Marco Picasso, Tazio Carlevaro kaj Elia Calligari.
Ĉe la Esperanta Kulturservo de la Esperanta Civito estas kelkaj libroj lanĉitaj de IIC kaj aĉeteblaj[5].
Prezidintoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | jaroj |
---|---|
Marco Picasso | (1985-1986) |
Enrico Beltramini | (1987-1995) |
Tiziana Rogora | (1996-2014) |
Giorgio Silfer | (2015-) |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IIC asembleos komence de aŭgusto 2020, HEKO, n-ro 739 8-B, la 28-an de julio 2020
- ↑ HeKo - Perspektivoj por Itala Interlingvistika Centro -https://www.esperantio.net/heko/perspektivoj-por-itala-interlingvistika-centro
- ↑ HeKo - Akademia konferenco pri esperanto en Pavio -https://www.esperantio.net/heko/akademia-konferenco-pri-esperanto-en-pavio
- ↑ HeKo - Itala paktinto planas fondi retgazeton -https://www.esperantio.net/heko/itala-paktinto-planas-fondi-retgazeton
- ↑ Esperanta Kulturservo - IIC -https://kulturservo.esperantio.net/establo/itala-interlingvistika-centro