Absciso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:55, 27 jun. 2005

Matematiko > Kartezia koordinato > Absciso


La unua el la karteziaj koordinatoj, kiuj difinas la situon de punkto sur la ebeno aŭ en la tridimensia spaco. La absciso de punkto estas kutime signifata per la litero x. En la ebeno la abscisa akso estas kutime metita horizontale. Unuafoje la termino estis uzita en verkoj de la itala matematikisto Stefano degli ANGELI (16231697). La alia, vertikala, akso de dukoordinata koordinata sistemo estas ordinato. Dum desegnado de grafiko de matematika funkcio oni kutime dekalkulas laŭ absciso argumenton de la funkcio.