Racio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono
Linio 37: Linio 37:


==Komparu kun:==
==Komparu kun:==
[[Raciismo]] ~
[[Raciismo]] ~ [[sciteorio]]
[[Kategorio:Filozofio]]
[[Kategorio:Filozofio]]



Kiel registrite je 21:34, 7 nov. 2009

Racio estas en la filozofio la kapablo krei nociojn kaj kunligi ilin formante juĝojn. La nunatempa uzon de la nocio racio estas grave influita de Immanuel Kant, kiu ofte diferencige kontraŭmetis racion kaj rezonon, kaj ankaŭ distingis la racion dis de percepto kaj sperto (aŭ empirio).

Difinprovoj

Immanuel Kant skizas la regnon de la racio jene:
La racio estas la kapablo je unueco de la fenomenoj pere de reguloj.“(En Kritik der reinen Vernunft). Kaj en alia loko: La racio limigas la sensan sperton, sen tial pliampleksigi sian propran teritorion Verstand begrenzt die Sinnlichkeit.

Etimologio kaj parencaj nocioj

La vorto racio, devenas el la latina ratio (= racieco), siavice la hindo-eŭropa radiko re- kun la senco kalkuli, nombri, signifas la kapablon pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili fariĝas pli klaraj. El la sama radiko devenas rezono. Ankaŭ racio rilatas al ordigo, sed ne tiel precize. Malsame penso rilatas ĉiujn mensajn operaciojn.

Penso kaj racio, koncepto kaj ideo, juĝo kaj rezono rilatas la menson kiel aktivecon, foje kiel precizajn specojn de operacio. Koncepti, idei, juĝi, rezoni ĉiuokaze estas la samo kiel pensi; efektive, penso estas genro rilate la menciitajn operaciojn.

En Esperanto "racia" estas adjektiva radiko.

Komparu kun:

Raciismo ~ sciteorio