Golo Mann: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ de: en:
Zwobot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no, zh
Linio 21: Linio 21:
[[de:Golo Mann]]
[[de:Golo Mann]]
[[en:Golo Mann]]
[[en:Golo Mann]]
[[no:Golo Mann]]
[[zh:戈洛·曼]]

Kiel registrite je 15:24, 26 jul. 2005

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Golo MANN < Germana Lingvo


Golo MANN, plennome: Angelus Gottfried Mann (naskiĝis la 27-an de marto, 1909, mortis la 7-an de aprilo 1994) estis germana historiisto kaj publicisto. Li estis la filo de Thomas MANN, la nevo de Heinrich MANN kaj la frato de Erika MANN kaj Klaus MANN.

Golo Mann naskiĝis en Munkeno. Li studis filozofion kaj historion en Munkeno, Berlino kaj Heidelberg. En la jaro 1932 li doktoriĝis kaj unu jaron poste li kune kun sia familio elmigris al Francio, kie li restis ĝis 1937, poste li venis al Svislando. Tie li vivtenis sin kiel verkisto kaj en la jaro 1940 li fuĝis al Usono, kie li ekde 1942 agis kiel profesoro pri historio en diversaj universitatoj. En 1958 li revenis al Eŭropo. Post mallonga restado en Svislando li fariĝis gastprofesoro en la germana urbo Münster, kaj de 1960 ĝis 1964 li agis kiel profesoro pri politiko en Stutgarto. Post 1964 li dediĉis sin plene al la verkado kaj eldonado. Inter pluraj premioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis en 1968.

En 1994 Golo Mann mortis en Leverkusen.

Listo de verkoj kaj eldonaĵoj

  • Friedrich von Gentz (1947)
  • Deutsche Geschichte im 19. und 20. Jahrhundert (1958)
  • Wilhelm II (1964)
  • Propyläen-Weltgeschichte (10 vol., 1961-65)
  • Von Weimar nach Bonn. Fünfzig Jahre deutsche Republik' (1970)
  • Wallenstein. Sein Leben erzählt von Golo Mann (1971)
  • Erinnerungen und Gedanken. Eine Jugend in Deutschland (1986)
  • Wissen und Trauer (1992)