Kratilo (filozofo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kratilo,''' antikvgreke Κρατύλος ''(Kratilos),'' latine Cratilus, estas la nomo de greka filozofo de la 5-a jarcento ak., membro de filozofia fluo de Heraklito, kiu ofer...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:27, 21 maj. 2010

Kratilo, antikvgreke Κρατύλος (Kratilos), latine Cratilus, estas la nomo de greka filozofo de la 5-a jarcento ak., membro de filozofia fluo de Heraklito, kiu ofertis okazon al Platono por tiel titoli unu el siaj dialogoj.

Biografio

Pri la personulo Kratilo ni konas datojn nek rilate naskiĝon nek de rilate morton. La Platona dialogo (440 aK. ĉirkaŭ) lin prezentas kiel pli juna ol Sokrato, lia interdialoganto; en la Metafiziko ( I, 6), Platono estis lia, doktrine, disĉiplo antaŭ tia fariĝi ĉe Sokrato. La famo de Kratilo devenas precipe el la honoro al li atribuita per la dialogo de Platono.

Kratila doktrino

Laŭ Platono, Kratilo subtenis, same kiel Protagoro, ke ne eblas eldiri falsaĵon ĉar tia parolado eldiras ion pri kio ne plu estas ĉar ĉio senĉese ŝanĝiĝas. Ĉiu eldiro, do, parolas ĉiam nur pri la esto sen apartaj specifaĵoj.

Li tamen, ĉiam laŭ Platono, allasis ke, ekzistas natura adekvateco inter nomo kaj aĵo nomata, kaj ke, la nomo ne estas nura sono pure konvencia. Tiel precipe aperas el la Platona dialogo “Kratilo”.

Kiel Heraklito, li pensis ke, ĉiuj senseblaj estaĵoj senĉese ŝanĝiĝas, kaj ke, do, eblas neniu scio (aŭ scienco) (en Matafiziko de Aristotelo, A, VI, 987 a 29): oni ne povas diri ion vera pri io ŝanĝanta. Lia teorio estis taksata ekstrema de Aristotelo kiu sciigas ke, Kratilo riproĉadis al Heraklito pri jeno: Heraklito diris ke, ne eblas sin lavi dufojojn en la sama akvo, dum eblas eĉ ne unufojon sin lavi en la sama akvo ĉar ĝi ŝanĝiĝas dum la sinlavo mem! Tiu teorio alpuŝis ĝispunkte ke Kratilo, laŭ ebla ironiaĵo de Aristotelo, "ne plu parolis sed limiĝis al gestoj per fingroj”

Enhavo de Kratilo (dialogo)

Kratilo (dialogo)

Kratila dialogo esperantigita [1]

[2] Subklakejo: Pubblicazioni