Kratilo (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kratilo
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Kratilo, en antikva greka Κρατύλος (Kratilos), en latina Cratilus, estas la nomo de greka filozofo de la 5-a jarcento a.K., membro de filozofia tendenco de Heraklito, kiu ofertis okazon al Platono por tiel titoli unu el siaj dialogoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri la persono Kratilo oni konas datenojn nek rilate naskiĝon nek rilate morton. La platona dialogo (440 a.K. ĉirkaŭe) lin prezentas kiel pli juna ol Sokrato, lia interdialoganto; en la Metafiziko ( I, 6), Platono estis lia, doktrine, disĉiplo antaŭ tio fariĝi ĉe Sokrato. La famo de Kratilo devenas precipe el la honoro al li atribuita per la dialogo de Platono.

Kratila doktrino[redakti | redakti fonton]

Laŭ Platono, Kratilo subtenis, same kiel Protagoro, ke ne eblas eldiri falsaĵon ĉar tia parolado eldiras ion pri kio ne plu estas ĉar ĉio senĉese ŝanĝiĝas. Ĉiu eldiro, do, parolas ĉiam nur pri la esto sen apartaj specifaĵoj.

Li tamen, ĉiam laŭ Platono, allasis ke, ekzistas natura adekvateco inter nomo kaj aĵo nomata, kaj ke, la nomo ne estas nura sono pure konvencia. Tiel precipe aperas el la Platona dialogo “Kratilo”.

Kiel Heraklito, li pensis ke, ĉiuj senseblaj estaĵoj senĉese ŝanĝiĝas, kaj ke, do, eblas neniu scio (aŭ scienco) (en Metafiziko de Aristotelo, A, VI, 987 a 29): oni ne povas diri ion veran pri io ŝanĝanta. Lia teorio estis taksata ekstrema de Aristotelo kiu sciigas ke, Kratilo riproĉadis al Heraklito pri jeno: Heraklito diris ke, ne eblas sin lavi dufojojn en la sama akvo, dum eblas eĉ ne unufojon sin lavi en la sama akvo ĉar ĝi ŝanĝiĝas dum la sinlavo mem! Tiu teorio alpuŝis ĝispunkte ke Kratilo, laŭ ebla ironiaĵo de Aristotelo, "ne plu parolis sed limiĝis al gestoj per fingroj”

Enhavo de Kratilo (dialogo)[redakti | redakti fonton]