Listo de paronimoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: + kategorio:Esperanto <!-- ĉi tiuj estas nur Esperantlingva! -->
imposto, impoŝto
Linio 84: Linio 84:
* humoro (stato de temperamento aŭ psiko)
* humoro (stato de temperamento aŭ psiko)
* humuro (komika absurda maniero)
* humuro (komika absurda maniero)
----
* imposto (deviga pago al ŝtato)
* impoŝto (ŝtono, kiu estas parto de volbo)
----
----
* juro (leĝoj)
* juro (leĝoj)

Kiel registrite je 13:13, 25 jul. 2010

Tiu ĉi artikolo estas nekompleta (sed plikompletiginda) listo de paronimoj (konfuze similsonaj vortoj).

Listo

  • adolto (plenkreskulo)
  • adulti (rompi geedzan fidelecon)

  • agordo (ĝusta interrilato inter muzikiloj)
  • akordo (samopinieco; kombino de tonoj)
  • kordo (fadeno de muzikilo)

  • akcento (emfazo)
  • akĉento (maniero paroladi)

  • atendi (resti ĝis iu okazo aŭ ies alveno)
  • atenti (teni siajn vidon, aŭdon kaj intelekton fiksitaj al io)

  • cebo (genro de simioj)
  • sebo (graso por fari kandelojn)

  • celo (objekto, kiun oni penas trafi)
  • ĉelo (ĉambreto)
  • selo (sidloko sur rajdbesto)
  • ŝelo (ekstera tavolo)

  • cendo (nevalora monero, 1/100 de eŭro, dolaro, guldeno)
  • censo (popolnombrado)
  • cento (100)
  • senco (kompreno de vorto)
  • senso (korpa kapablo)
  • sento (stato de konscio)

  • cidonio (arbo)
  • cikonio (birdo)

  • cigaredo (tabaka fumcilindro en papero)
  • cigareto (eta cigaro; tabaka fumcilindro en tabakfolioj)

  • deserto (dolĉa manĝo)
  • dezerto (sabla tereno)
  • diserti (prezenti studrezulton)
  • dizerti (fuĝi el militservo)

  • drinki (multe gluti alkoholaĵon)
  • trinki (gluti likvaĵon)

  • fabelo (aventura rakonto por infanoj)
  • fablo (rakonto kun moralinstruo)

  • farbi (tegumi)
  • varbi (enlistigi)

  • festeno (bankedo, ktp)
  • festo (celebra tempo)

  • fino (ĉeso, lasta parto)
  • finno (ano de Finnlando)

  • flako (akvo post pluvo)
  • floko (peceto de maldensa malpeza materio)

  • fosilio (restaĵo de prabesto)
  • fosilo (ilo por fosi)

  • gemo (rara ŝtono)
  • ĝemo (voĉa sono por esprimi doloron, lacon, ktp)

  • generalo (armea oficiro)
  • ĝenerala (ne specifa)

  • germana (nuna gento kaj lingvo)
  • ĝermana (antikva lingvo kaj gento)

  • gladi (igi ion glata per varmega metala ilo)
  • glati (esti glata)
  • glatigi (igi ion glata)

  • ĝoji (senti plezuron (netransitiva))
  • ĝui (senti plezuron pro posedo de io (transitiva))

  • horo (60 minutoj)
  • ĥoro (kantistaro)
  • koro (sangopumpo)

  • humoro (stato de temperamento aŭ psiko)
  • humuro (komika absurda maniero)

  • imposto (deviga pago al ŝtato)
  • impoŝto (ŝtono, kiu estas parto de volbo)

  • juro (leĝoj)
  • ĵuro (atesto, promeso)
  • ĵurio (civitanoj en tribunalo)

  • justeco (egaleco, senpartieco, egalrajteco)
  • justico (administracio, kiu zorgas pri juĝistoj, punoj, ktp)

  • kasedo (sonbendo, vidbendo)
  • kaseto (eta monkesto "kas-eto")

  • kasino (ina monkesto "kas-ino") ???
  • kazino (vetejo)

  • katedro (profesora posteno)
  • katedralo (ĉefa preĝejo)

  • kial (kiamotive, ktp)
  • kiel (kiamaniere aŭ kiagrade)

  • kiam (kiatempe)
  • kiom (kiakvante)

  • knali (brui kiel vipo, pafo, ktp)
  • knari (soni seke, skrape, frote)

  • koncepti (imagi ideon)
  • koncipi (gravediĝi)

  • konkuro (peno superi alian)
  • konkurenco (komerca konkurado)
  • konkurso (antaŭaranĝita konkuro kun reguloj, juĝistoj, premioj)

  • krano (ilo por regi elfluon)
  • kranio (ostaro de la kapo)

  • lafo (varmega elfluaĵo de vulkano)
  • lavo (ago purigi per akvo)

  • lago (akvejo)
  • lako (rezino)

  • leciono (instruata lernenda afero)
  • lekcio (scienca instrua parolado en universitato)

  • leki (froti per la lango)
  • liki (tralasi likvon)

  • letero (skribita mesaĝo)
  • litero (signo de alfabeto)

  • maĉo (dente prilabori)
  • matĉo (konkursero)

  • magazeno (deponejo, vendejo)
  • magazino (periodaĵo)

  • mandareno (ĉina ŝtatoficisto)
  • mandarino (oranĝa frukteto)

  • marĉo (malseka tereno)
  • marso (planedo kaj dio)
  • marŝo (piedirado)

  • mardo (tago)
  • marto (monato)

  • melo (mamulo)
  • mevo (birdo)

  • menso (konscio)
  • mento (spico)

  • mi (singulara memo)
  • ni (plurala memo)
  • vi (adresato)

  • mordo (maĉero)
  • morto (finvivo)

  • muso (malgranda mamulo)
  • muŝo (fluganta insekto)

  • negro (nigrulo)
  • nigro (koloro)

  • nepo (filo de fil(in)o)
  • nevo (filo de frat(in)o)

  • ofero (fordono)
  • oferto (propono)

  • ordeno (religia socio)
  • ordino (enoficigo en religia profesio)
  • ordo (regula aranĝo)
  • ordono (esprimo de estra volo)

  • organo (korpa parto)
  • orgeno (muzikilo)

  • panico (herbo)
  • paniko (subita teruro)

  • partiklo (eta ero de fizika materio: fotono, kvarko, ...)
  • partikulo (vorteto sen fleksio: ja, ajn, ...)

  • perĉo (genro Acerina de riverfiŝoj)
  • perko (genro Perca de riverfiŝoj)

  • pesi (mezuri pezon)
  • pezi (suben logati)

  • planedo (astro)
  • planeto (eta plano)

  • polvo (malpuraj eretoj, ekzemple sur planko aŭ bretoj)
  • pulvo (eksplodema nigra pulvoro el salpetro, karbo kaj sulfuro)
  • pulvoro (solida substanco, dispecigita en eretojn)

  • procedo (sinsekvo de rimedoj)
  • procesio (ceremonia marŝo)
  • proceso (enjuĝeja laŭleĝa atako)
  • procezo (natura sinsekvo de fenomenoj)

  • produkto (farita utila objekto)
  • produto (rezulto de multipliko)

  • roso (frumatenaj akveroj sur tero)
  • rozo (floro)

  • salo (blanka substanco por gustigo manĝon)
  • salto (subita sinlevo)
  • sata (kontenta, senbezona)
  • ŝalo (tuko por ŝultroj)
  • ŝalti (fermi elektran cirkviton)
  • ŝati (aprezi, estimi)

  • serĉi (ion por ĝin retrovi)
  • ŝerci (diri blagon)

  • spado (skerma glavo)
  • spato (mineralo)
  • ŝpato (fosilo)

  • spino (vertebra kolumno)
  • spiono (membro de sekreta servo, ekz James Bond)
  • ŝpini (kuntordi fibrojn en fadenon)

  • spuro (marko postlasita de iu)
  • ŝpuro (distanco inter reloj de trako)

  • stako (amaso de grenpajlo, fojno, ŝtipoj, ktp)
  • stoko (varoj en magazeno aŭ deponejo)

  • stalo (konstruaĵo por bestoj)
  • ŝtalo (malmola metalo)

  • stato (situacio)
  • ŝtato (registaro)

  • stelo (astro)
  • ŝtelo (kontraŭleĝa forpreno)

  • sturmo (atako)
  • ŝtormo (pluvego, neĝo)

  • ŝargi (baterion per elektro)
  • ŝarĝi (aŭton per pakaĵoj)

  • tabelo (matrico)
  • tablo (meblo)
  • tableto (eta meblo)
  • tabulo (ebena plato)
  • tavolo (nivelo)

  • tendo (tola loĝejo)
  • tento (alloga instigo)

  • termo (algebra grando en adicio kaj subtraho)
  • termino (faka vorto)

  • teroro (politika perfortado por timigi homojn)
  • teruro (timego)

  • toasto (pano)
  • tosto (drinka parolo)

  • trajno (vagonara veturilo)
  • treni (tiri ion post si)
  • trejni (instrui, dresi)

  • vakcinio (bero, mirtelo)
  • vakcino (substanco donanta imunecon)

  • vana (senutila)
  • vanta (malmodesta)

  • veto (risko de mono)
  • vetoo (nuligo de politika decido)

  • violino (ina floro "viol-ino") ???
  • violo (floro)
  • violono (muzikilo)

Vidu ankaŭ