Listo de falsaj tradukoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unu el manieroj fari falsan tradukon estas preni multradikan vorton de unu lingvo, traduki ĉiun radikon aparte en la alian lingvon kaj poste simple kunmeti la tradukitajn radikojn.

Ĉi tie estas ekzemploj de ĉi tiaj tradukoj de diversaj lingvoj en Esperanton.

Germana lingvo[redakti | redakti fonton]

Falsa traduko Germana vorto Signifo
jarĉefkunveno
(jar-ĉef-kun-ven-o)
Jahreshauptversammlung jara kunveno (ne kunvenas ĉefoj)
labordonanto
(labor-don-ant-o)
Arbeitgeber dunganto (ne donas, sed ricevas laboron)

Rusa lingvo[redakti | redakti fonton]

Falsa traduko Rusa vorto Signifo
alelefantiĝi
(al-elefant-iĝi)
прислоняться
при-слон-яться
stari apud io (ekzemple tablo aŭ ŝranko) kaj subteniĝi per la aĵo
elefantiĝi
(elefant-iĝi)
слоняться
слон-яться
vagadi
enhakiĝi
(en-hak-iĝi)
врубиться
в-рубить-ся
kompreni
enhakiĝi en ion = kompreni ion
kunmerkredpunktiĝi
(kun-merkred-punkt-iĝi)
сосредоточиться
(со-средо-точ-иться)
esti atentema iĝi pli atentema
memtranĉilo
(mem-tranĉilo)
саморез
(само-рез)
ŝraŭbo kun ŝraŭbeciganta ŝraŭbeco

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]