Gosaŭo ZH: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: war:Gossau, Zürich |
e roboto modifo de: lmo:Gossau (ZH) |
||
Linio 36: | Linio 36: | ||
[[fr:Gossau (Zurich)]] |
[[fr:Gossau (Zurich)]] |
||
[[it:Gossau (Zurigo)]] |
[[it:Gossau (Zurigo)]] |
||
[[lmo:Gossau |
[[lmo:Gossau (ZH)]] |
||
[[nl:Gossau (Zürich)]] |
[[nl:Gossau (Zürich)]] |
||
[[pt:Gossau (Zurique)]] |
[[pt:Gossau (Zurique)]] |
Kiel registrite je 16:06, 23 sep. 2010
Gosaŭo ZH | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Hinwil |
Koordinatoj | 47° 18' N, 8° 45' E |
Areo | 19,28 km² |
Alteco | 455 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8625 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Gosaŭo (germane Gossau) estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 9178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Gosaŭo konsistas el la municipoj Bertschikon, Grüt, Ottikon kaj Herschmettlen kaj al ĝi apartenas pliaj setlejoj kiel Hellberg kaj Brüschweid.
Geografio
Gosaŭo situas en la Zurika Oberlando en iam marĉa ebenaĵo de la inter la montoĉeno de Pfannenstil kaj Bachtel. Ĝi limas okcidente al la distrikto Uster, norde al Wetzikon kaj Hinwil, oriente al Bubikon kaj sude al Grüningen.
Trafiko
Inter 1909 kaj 1950 Gosaŭo disponis pri regiona tramlinio, la tiel nomita Wetzikon-Meilen-Fervojo, kiu konektis Meilen kun Wetzikon. En la jaro 1950, tiu tramlinio estis anstataŭigita per busolinio, kiu ankoraŭ hodiaŭ konektas la komunumon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo disponas ankaŭ pri propra konekto al la Zurika Oberlandaŭtoŝoseo.
Historio
La diversaj setlejoj kaj municipoj sur la teritorio de la komunumo Gosaŭo estas alemanaj fondaĵoj al la 7-a kaj 8-a jarcento. En la 8-a jarcento iu Beata Landolt posedis multajn bienojn en Gosaŭo, kiujn ŝi vendis kaj donacis en la jaroj 744 kaj 745 al la Monaĥejo Sankt-Galo. Tiel Gosaŭo tum longa tempo estis plej-parte sankt-gala posedaĵo. En la 15-a jarcento tiu-ĉi posedaĵo transiris al la urbo Zuriko.
Eksteraj Ligiloj
greke Oficiala retejo de la komunumo Gosaŭo ZH