Kuraĝo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Soulbot (diskuto | kontribuoj) e roboto forigo de: ru:Доблесть modifo de: no:Mot (egenskap) |
e roboto aldono de: arz:شجاعه |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[ar:شجاعة]] |
[[ar:شجاعة]] |
||
[[arz:شجاعه]] |
|||
[[cs:Statečnost]] |
[[cs:Statečnost]] |
||
[[da:Mod (følelse)]] |
[[da:Mod (følelse)]] |
Kiel registrite je 10:43, 27 okt. 2010
Kuraĝo estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo. Antonimoj estas timo, poltroneco.
La adjektivo estas kuraĝa, similsencaj estas: brava, maltima, aŭdaca, heroa. Vidu ankaŭ: nobla.[1]
Lingvaj ekzemploj Zamenhofaj pri la vortuzado:
- kuraĝa maristo, konduto; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno;[2] kuraĝe bataliZ; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenosZ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras;[2] post la fino de la batalo estas multe da kuraĝulojZ.
Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco. Ankaŭ kelkaj sportoj postulas kuraĝon (ekz-e grimpado).
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kuraĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:[3]
„ Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. ” „ Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. ” „ Kuraĝa homo en sia domo. ”