Mulhaŭzo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:38, 22 nov. 2005

Situo

Mulhaŭzo (skiribxas Mulhouse en la franca) estas la plej granda urbo de la departemento Alta Rejno (franclingve Haut-Rhin) kaj la dua plej granda post Strasburgo de la regiono Alzaco. Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj l'Ill, alfluo de Rejno.

Kvartoloj

Mulhaŭzo dividiĝas je 16 kvartoloj: Bassin Nordfeld, Bourtzwiller, Brustlein, Centre historique, Cité Briand, Coteaŭ, Daguerre, Doller, Dornach, Drouot Barbanègre, Fonderie, Franklin Fridolin, Haut Poirier, Rebberg, Vauban Neppert, Wolf Wagner. Ekde 1994, ĉiu kvartolo disponas je kvartola konsilio kiu emas disvolvi partoprenivan demokration.

Transportoj

Ekzistas kompleta ĉirkaŭurba fervojo kaj trajn-linioj al Belfort, Strasburgo, Bazelo kaj Thann. La TGV-linio (linio por tre rapida trajno) devus kunligi la urbon al Dijon kaj al Strasburgo en la proksimaj jardekoj, tiel ebligante al ties enloĝantoj rapidan aliron al sudo kaj okcidento de Francio (interalie Parizo).

Ekde 2003, oni vorkas en la urbo por konstrui traman reton kiu estos inaŭgurata en 2006. Tram-trajno ankaŭ devus ligi la nord-okcidentan parton de la urbaro.

La internacia flughaveno de Bazelo-Mulhaŭzo-Freiburgo (Euroairport), kvankam suferigita de la fiasko de Swissair, elkriziĝas laŭ pasaĝer-flua vidpunkto dank al baz-instaliĝo de la flugkompanio Easyjet.

La aŭtoŝoseoj A35 kaj A36 kruciĝas nord-oriente de la urbo dank al kelkaj maloftaj aŭtoŝoseaj interlig-vojoj kun 3 niveloj, tiel oferante facila alireblon al Strasburgo, al Germanio, al Svislando kaj al la cetero de Francio.

Historio

La urba nomo venas de la germana muelejo (Mülhausen), ĉar la unuaj fiksaj instaliĝoj estus okazintaj pro muelistoj konstruintaj sian muelejon ĉe akvo-fluo de la Ill kaj de la Doller. Tial, la urba simbolo estas muel-rado.

La unuaj skribaj spuroj datiĝas de la 12a jarcento. En 1354, Mulhaŭzo membriĝas en la dek-urb-ligo, asocio de liberaj alzacaj urboj. En 1515, la urbo eksiĝas el tiu ligo por alianciĝi kun svisaj kantonoj. Ekde tiam estis libera kaj sendependa respubliko ĝis franca anekso la 4an de januaro 1798, en la epoko de la Directoire.

Daŭridinda...