Muzoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:29, 21 sep. 2003

Religio > Mitologio > Helena mitologio > Muzoj


Ĉe la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de la lernado, la belartoj, la kulturo, kaj la inspiro. Ili estas la idoj de Zeŭso kaj Mnemozina, kaj naskiĝis en Pieria piede de la Monto Olimpo. Dum jarcentoj la Muzoj estas adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, ĉi tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj tiel mouseion, de kie la parolo muzeo.

La Naŭ Muzoj:

  • Erato (= amanta) muzo de ampoezio (enmane kun liuteto)
  • Eŭterpo (= delektanta) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (= belvoĉa) de epika poezio (kun skribtabulo)
  • Klio (= gloriganta) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (= kantanta) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (aŭ Polihimnio) (= multhimna) religia poezio (kun vualo)
  • Talio (= florado, vivĝojo) de komedio (kun komika masko)
  • Terpsikoro (= dancema) de danco (kun liuto)
  • Uranio (= ĉiela) de astronomio (kun globo)