Romulo kaj Remo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
CocuBot (diskuto | kontribuoj) e r2.6.1) (robota modifo de: ca:Ròmul i Remus, th:รอมิวลุส และเรมุส |
e r2.6.4) (robota modifo de: ca:Ròmul i Rem |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
[[bg:Ромул и Рем]] |
[[bg:Ромул и Рем]] |
||
[[bo:ལུའོ་མུའུ་ལུའོ་སི་དང་རུའེ་མོ་སི།]] |
[[bo:ལུའོ་མུའུ་ལུའོ་སི་དང་རུའེ་མོ་སི།]] |
||
[[ca:Ròmul i |
[[ca:Ròmul i Rem]] |
||
[[co:Romulu]] |
[[co:Romulu]] |
||
[[cs:Romulus a Remus]] |
[[cs:Romulus a Remus]] |
Kiel registrite je 05:35, 27 jun. 2011
Romulo kaj Remo | ||
---|---|---|
Reĝo de Romio | ||
Regado | ?, 753 a.K. – 717 a.K. | |
Antaŭulo | neniu | |
Sekvanto | Numa Pompilius | |
Persona informo | ||
Romulus et Remus | ||
Naskiĝo | 771 a.K. en Alba Longa | |
Morto | 717 a.K. en Romo | |
Familio | ||
Patro | Marso | |
Patrino | Rhea Silvia | |
Edz(in)o | Hersilia vd | |
Infanoj | Prima • Avilius vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Romulo kaj Remo - Laŭ Romia tradicio, ĝemelfratoj kunfondintaj Romon. Ili estis filoj de la dio Marso kaj roma Vestal-virgulino Rhea Silvia, nepino de eksreĝo de reĝlando Albalongo. Pro honto pro rompi sian promeson je ĉasteco, ilia patrino forlasis ilin en korbo sur rivero, sed ilin trovis lupino, kiu flegis la infanojn ĉe la monteto Palatino. Ilin adoptis reĝa paŝtisto Faŭstulo. Kiam la du plenkreskiĝis, la paro renversis sian praonklon kaj restarigis la regnon de ilia avo. Poste, je la 21-a de aprilo, -753, ili ekloĝis kaj fondis urbon kun krimuloj kaj fuĝintoj ĉe la Palatin-monteto. Fine, Romulo mortigis Remon kaj daŭrigis la konstruadon de la urbo, nomante ĝin laŭ sia propra nomo Roma.
La rakonto pri Romulo kaj Remo estas plej verŝajne tuta mito, adaptita el simila greka rakonto.
Hodiaŭ ĉe Palatino situas la ruinaĵoj de la Forumo. En nuntempa Romo troviĝas multloke du simboloj, unue, la latina mallongigo SPQR, kaj due, silueta desegnaĵo de la du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo ĉe la mamoj de la lupino.
Malkovro de groto en 2007
Oni anoncis internacie la malkovron de groto, kaverno la 20-an de novembro 2007, kiu servis en la antikvo plej verŝajne al adoro de la urbofondintoj.
La groto situas nun ĉ. 16 m sub la Palatina holmo kaj estas ornamita per marmoroj kaj konkoj. La arĥeologoj esploras la groton per endoskopoj kaj laseroj. Ĝi altas 8m, havas la diametron de ĉ. 7,5 m.
En la antikvaj tekstoj, oni ofte parolas pri groto kiel „Lupercale“. „Lupa“ estas la latina vorto por lupino.