Bogatynia: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
e Syntaxfix 48, article links to itself |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
| fondita = [[13-a jarcento]] |
| fondita = [[13-a jarcento]] |
||
| urborajtoj = [[1945]] |
| urborajtoj = [[1945]] |
||
| ĝemelaj_urboj = [[Związek Miast "Mały Triangulo - Bogatynia - Hrádek nad Nisou - Zittau"]] ([[Pollando]]) |
| ĝemelaj_urboj = [[Związek Miast "Mały Triangulo - Bogatynia - Hrádek nad Nisou - Zittau"]] ([[Pollando]]) Bogatynia <br> ([[Ĉeĥio]]) [[Hrádek nad Nisou]] <br> ([[Germanio]]) [[Żytawa|Zittau]] |
||
| retpaĝaro = http://www.bogatynia.pl |
| retpaĝaro = http://www.bogatynia.pl |
||
| domajno = .pl |
| domajno = .pl |
Kiel registrite je 07:24, 13 okt. 2011
Bogatynia | |||
Blazono | |||
urbo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Bogatyni | ||
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Distrikto | Distrikto Zgorzelecki | ||
Komunumo | Komunumo Bogatynia | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Fondita en | 13-a jarcento | ||
Urborajtoj | 1945 | ||
Koordinatoj | 50° 55′ N, 14° 58′ O (mapo)50.91666666666714.966666666667Koordinatoj: 50° 55′ N, 14° 58′ O (mapo) | ||
Areo | 60,3 km² | ||
Loĝantaro | 20300 (en 2005) | ||
Loĝdenso | 319,9 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 59-920 lub 59-916 (dzielnice: Turoszów, Zatonie Kolonia, Trzciniec Górny i Dolny, Stare Zatonie) | ||
Telefona antaŭkodo | 0-75 | ||
Aŭtokodo | DZG | ||
TERYT | 5020125034 | ||
Estro | Andrzej Grzmielewicz | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul. Daszyńskiego 1 | ||
Poŝtkodo de estraro | 59-920 | ||
Telefono de estraro | 75 773-01-22 | ||
Fakso de estraro | 75 773-10-52 | ||
Ĝemelaj urboj | Związek Miast "Mały Triangulo - Bogatynia - Hrádek nad Nisou - Zittau" (Pollando) Bogatynia (Ĉeĥio) Hrádek nad Nisou (Germanio) Zittau | ||
Komunuma retejo | http://www.bogatynia.pl | ||
Domajno | .pl | ||
Bogatynia (germane: Reichenau) estas urbo en Malsupra Silezio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Bogatynia en distrikto Zgorzelecki.
En la jaro 1262a la urbeto menciiĝis unuafoje sub la nomo "RICHINOWE" en iu dokumento de la monaĥinejo (ordeno de la Cistercianinoj) St. Marienthal ĉe Niso, hodiaŭ komunumo Ostritz (Germanio).
En 1635 la loko, kiel la tuta Supra Luzacio, ekregiĝis de la saksaj princoj-elektistoj. Lokaj regpunktoj tiam estis la menciita klostro kaj la urbo Zittau.
De la meza 19a jarcento ĝis la fino de la Dua Mondmilito la urbeto apartenis al la saksa distrikto de Zittau. Bogatynia/Reichenau funkciis kiel administra centro al la komunumoj ĉirkaŭe, iĝis industria akso kaj kerno de la supraluzacia brunkarbmin-ekspluatado. Tamen ĝia statuso neniam estis superanta la statuson de malgranda urbeto grava nur por negociado...
Dum la jaro 1856a ekstariĝis reĝa saksa juĝejo kun juĝantaro. En 1884 oni inaŭguris la etŝpuran fervojon de Zittau ĝis Markersdorf/Markocice, plilongotan en 1900 ĝis Hermsdorf/Heřmanice u Frýdlantu en Bohemujo. Tial, garantita estis la konekto al la vagonaroj de la fervojo al Friedland/Frýdlant v Čechach. Ĉesiĝis la fervojtrafiko finfine post la jaro 1945a.
En 1904 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Reichenau-Klösterlicher Anteil kaj Reichenau-Zittauer Anteil unuiĝis al Reichenau.
La lastajn militajn tagojn sovetaj batalaviadiloj atakis la urbeton, kies viktimaro taksiĝis je pluraj centoj da mortintoj kaj vunditoj. Samtempe detruiĝis la stacidomo kaj la fervojreloj. Post la novaj landlimordonoj ĉe la Luzacia Niso Reichenau/Bogatynia iĝis pola. La forpelita germana loĝantaro anstataŭiĝis per poloj ĉefe elmigrintaj el sovete okupitaj zonoj en Galicio. Al la vilaĝo - intertempe ĝi estis nomita Rychwald - oni regalis fine la urbajn privilegiojn. Ekde 1947 la urbnomo iele artifike reŝanĝita estis en Bogatynia (pole: bogaty = riĉa = reich).
La dumtaga karbekspluatadejo "Herkules" ĉe Turoszow/Türchau, origine farita por provizi la elektran centralon de Hirschfelde, pligrandiĝis konsiderinde. Ne longe de Zatonie/Seitendorf oni ekstarigis la centralon de Turów. Intertempe atinginte la Nison, ĉi tiu ekspluatado estis nuliginta ĉiujn lokojn en la ĉirkaŭurbajn direktojn nordokcidentan, okcidentan kaj sudokcidentan. La restantaj lokoj senhezite enkorporiĝis en la urban teritorion.
Notinda fakto: La urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj ampleksas la ununuran teritorion oriente de la linio Odro-Niso, kiu antaŭe estis ne prusa (kiel Silezio, Pomerio, Orienta Brandenburgio, Orienta Prusio), sed saksa.
En aŭgusto de la jaro 2010a la urbo tragike estis afliktata kaj frapata per inunda katastrofo de la rivero Niso.