Malatestiana librejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: 170px|eta|dekstra|Enirejo de la ''Aula del Nuti''. La '''Malatestiana biblioteko''' (itale: '''Biblioteca Malatestiana'''), konata ankaŭ kie...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:26, 7 nov. 2011

Enirejo de la Aula del Nuti.

La Malatestiana biblioteko (itale: Biblioteca Malatestiana), konata ankaŭ kiel Malatesta Novello Library, estas publika biblioteko en Cesena, Emilia-Romagna (Italujo). Ĝi estis la unua eŭropa civitana biblioteko, t.e. apartenanta al la komunumo kaj malferma al iu ajn. Ĝi estis subtenita de la grafo de Cesena, Malatesta Novello. La konstruon supervivis Matteo Nuti from Fano (disĉiplo de Leon Battista Alberti); ĝi daŭris de 1447 ĝis 1452.

La Malatestiana biblioteko estas la unua humanistika-konvencia, kiu konservis sian strukturon, funkciadon kaj kodeksojn de sia malfermo dum pli ol 550 jaroj. La ĉefa enirejo estis farita de Agostino di Duccio (1418-1481). La belega juglandaĵa pordo datas de 1454 kaj estis ĉizita de Cristoforo da San Giovanni en Persiceto.

Ene la biblioteko montras sian geometrian strukturon, tipe de la frua itala renesanco. La aŭlo havas bazilikan formon (templo de kulturo), kun tri navoj dividitaj je dek vicoj de blankaj lokaj ŝtonkolumnoj. La centra navo havas barilan volbon kaj finas per rozo sub kiu troviĝas la tomboŝtono de Malatesta Novello.

La lumo eniras tra 44 veneci-stilaj fenestroj perfekte koncipiitaj por legado. Ene estas konservitaj 340 altvaloraj kodeksoj diverstemaj, kiel pri religio, grekaj kaj latinaj klasikaĵoj, sciencoj kaj medicino. La plej maljuna manuskripto de la biblioteko estas kopio de la Etymologiae de Isidoro de Sevilo.

En 2005 UNESKO aldonis la bibliotekon al la listo de la Memoro de la Mondo.

Eksteraj ligiloj