Max Butin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19: Linio 19:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=max+butin&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Max Butin en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=montagu+christie+butler&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Max Butin en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Max Butin en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Max Butin en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)



Kiel registrite je 11:48, 12 mar. 2012

Max Hubert BUTIN (naskiĝis la 17-an de februaro 1888 en Godesberg; mortis en 1960 en Bad Godesberg) estis germana esperantisto kaj vortaristo, instruisto kaj komercisto. Membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de Germana Esperanto-Instituto. Honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Butin havis francan patron, komerca direktoro de la mineral-akvaj fontoj en Godesberg (de 1969 urboparto de Bonn), kaj germanan patrinon el Kolonjo kaj tial estis dulingve edukita. Li lernis Esperanton en oktobro 1904 kaj kiel 17-jarulo partoprenis la unuan Universalan Kongreson en aŭgusto 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Dum la 5a UK en Barcelono 1909 li ekzameniĝis kiel Esperanto-instruisto. Antaŭ la unua mondmilito li aktivis en la loka Esperanto-grupo de Godesberg "Godea" (fondita en aŭgusto 1907). La riĉa banloko altiris ankaŭ multajn eksterlandajn Esperantistojn, ekz. Carlo Bourlet kaj L.L. Zamenhof, kiun Butin renkontis okaze de ties ferioj en la proksima banloko Bad Neuenahr en 1913. Laŭ la deziro de la patro li studis agronomion en la universitato de Bonn kaj poste laboris dum kelkaj jaroj sur bienoj en Holstinio kaj Pomerio. De 1914 ĝis 1918 li militservas dum la unua mondmilito, precipe kiel tradukisto. 1918 li revenas al la gepatra hejmo en Godesberg, kiu estis ankoraŭ okupita de francaj trupoj ĝis 1926.

Kun Teo Jung li fondis la firmon "Butin kaj Jung" post la unua mondmilito, kiu de 1920 eldonis la gazeton Esperanto Triumfonta, la posta Heroldo de Esperanto, al kiu li multe kontribuis kiel "kun-redaktoro" kaj poste "bibliografia fakestro de Heroldo", precipe per laŭ propraj indikoj pli ol 300 recenzoj (HdE n-ro 500), interalie sub la pseŭdonimo "G. Ajulo". Pro tio li estas rigardata kiel la fondinto de la literatura recenzo en Esperanto. En 1927 li publikigis "Polan Manlibron por Agronomoj" kaj daŭre multe varbis por Esperanto dum 25 jaroj per gazetartikoloj, gvidis kursojn ktp.

Lia vortaro esperanto-germana (verkita kune kun Josef Sommer) de 1952 estis la plej grava siaspeca post la dua mondmilito. Plurfoje represita ĝi restis senrivala ĝis la apero de la Granda Vortaro Esperanto-Germana de Erich-Dieter Krause en 1999. La vortaro precipe inspiris la slavajn vortarojn, kiuj sekvis en la tuj postaj jaroj (slovena 1957, serbo-kroata 1958, bulgara 1963, malpli la pola 1959), iom malpli la pli malfruajn orient-aziajn vortarojn (japana 1978, korea 1983).

Post la vortaro aperis nur plu frazeologia kolekto en 1953, simile kiel la vortaro kun precipe praktika kaj pedagogia celo. Butin pli kaj pli blindiĝis, tiel ke verkado nur plu eblis per helpo de alia persono. En 1960 Butin mortis en sia domo en Godesberg.

Verkoj (elektitaj)

Eksteraj ligiloj