Teniso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
TjBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: arz:تنس |
e r2.7.2+) (robota aldono de: tt:Теннис |
||
Linio 170: | Linio 170: | ||
[[th:เทนนิส]] |
[[th:เทนนิส]] |
||
[[tr:Tenis]] |
[[tr:Tenis]] |
||
[[tt:Теннис]] |
|||
[[uk:Теніс]] |
[[uk:Теніс]] |
||
[[ur:ٹینس]] |
[[ur:ٹینس]] |
Kiel registrite je 23:15, 24 aŭg. 2012
Teniso | |
---|---|
Aktuala monda unuulo Roger Federer
| |
speco de sporto | |
pilkosporto • rakeda sporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
<mankas> | |
Kulminaj konkursoj | |
Wimbledon | 1877– |
US Open | 1881– |
French Open | 1891– |
Australian Open | 1905– |
Olimpika turniro | 1896–1924, 1988– |
Internacia federacio | |
Nomo: | ITF (ITF) |
Fondita: | 1-an de marto 1913 |
TTT: | itftennis.com |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Teniso | |
Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la mikspara ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino.
Dumlude, la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al kontraŭa kampo, provante samtempe malebligi tion al oponanto(j).
Historio
Franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj ludiĝis en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. Ludantoj ĵetis pilkon de unu flanko, batante ĝin super reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ ludkampo. Spektantoj sidis kontraŭavande. Linioj apartigis kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je reto paralelajn striojn.
Anglo Sir Peter Breitenbach patentigis en jaro 1874 sian tenison, kiun li nomis Sphairistike kaj starigis regulojn. Ĝis nun uzata teniso kreiĝis, kun novaj reguloj unua teniskonkurse en Wimbledon (Londono) en julio 1877.
Poentkalkulo
Tenisa maĉo konsistas el pluraj serioj, mem konsistantaj el pluraj ludoj. Gajniĝas maĉo, kiam gajniĝas du serioj (aŭ en kelkaj turniroj tri serioj).
Por gajni serion, bezonatas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de serio se kontraŭulo maksimume atingas kvar ludojn. Alikaze bezonatas sep ludoj. Tamen, se ludoj estas 6:6, decida ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.
En ludo, gajniĝas poentoj per gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Nombriĝas ludpoentoj per serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Gajniĝas ludo, se oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas sekvantan interbaton. Tamen,se poentaro estas 40:40, diriĝas egaleco aŭ "40 ambaŭe". Tiam ankoraŭ necesas du pluaj interbatoj por gajni ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, diriĝas ke li avantaĝas. Post avantaĝo povas sekvi aŭ ludgajno, aŭ denove egaleco.
Batoj
Ludkampo
Ortangula ludkampo apartiĝas per reto en du duonojn. Tuta ludkampo 78 futojn (23,77 metrojn) longas (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). Larĝas por unuopa ludo 27 futojn (8,23 metroj), por parludo 36 futojn (10,97 metroj). Ludkampo apartiĝas per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). Linioj estas ludkampa parto. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) linion, ĝi 'enas'.
Eksteraj ligiloj
greke Retpaĝaro de la esperantlingva tenisrondo
greke Kiel multobligi la vivodaŭron de la kordoj de via tenisbatilo
greke Herba teniso (interalie en Esperanto)
greke Historio de Teniso (germanlingve)