Sidilo de Filipo la 2-a: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q9077319) |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
[[Kategorio:Madrido]] |
[[Kategorio:Madrido]] |
||
[[Kategorio:Monumentoj]] |
[[Kategorio:Monumentoj]] |
||
[[es:Silla de Felipe II]] |
Kiel registrite je 02:19, 8 apr. 2013
La Sidilo de Filipo la 2-a estas rokoza tereno kie troviĝas ĉizita ŝtono el granito kaj diversaj platformoj kiel ŝtuparo kaj aliaj elementoj kiuj, laŭ la tradicio, estis la rigardejo de la monarko dum la konstruado de la Monaĥejo de San Lorenzo del Escorial. Tamen, novaj esploroj indikas ke ĝi aŭ havas antaŭromian originon aŭ estas historiisma rekreaĵo el la 19a jc.
Ĝi troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial, en la nordokcidenta ekstremo de la Madrida Regiono (Hispanio).
Historio
La tradicio rakontas ke tiu ĉi estis la loko de kie la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio) rigardis la konstruaĵon de la Monaĥejo, kies konstruado daŭris de 1563 ĝis 1584. Laŭ tiu ĉi propono, la ŝtupigitaj platformoj kiuj aperas sur la ŝtono kaj la kvar sidiloj situantaj en la norda flanko estis konstruigitaj de la reĝo por faciligi sian restadon kaj de la akompanantoj.