China Zorrilla: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) plikompletigis la informskatolon, forigis duoblan eksteran ligilon al la urugvaja poŝto |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Ŝanĝetis kategorion |
||
Linio 41: | Linio 41: | ||
<references/> |
<references/> |
||
[[Kategorio:Urugvajaj |
[[Kategorio:Urugvajaj aktoroj]] |
Kiel registrite je 23:51, 18 sep. 2014
China Zorrilla | |||||
---|---|---|---|---|---|
China Zorrilla en 1973
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Concepción Matilde Zorrilla de San Martín Muñoz | ||||
Naskiĝo | 14-a de marto 1922 en Ŝablono:Flagikono Montevideo, Urugvajo | ||||
Morto | 17-a de septembro 2014 en Ŝablono:Flagikono Montevideo, Urugvajo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Central Cemetery of Montevideo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Urugvajo vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto • Escuela Multidisciplinaria de Arte Dramático Margarita Xirgu vd | ||||
Familio | |||||
Patro | José Luis Zorrilla de San Martín vd | ||||
Gefratoj | Guma Zorrilla vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | China Zorrilla | ||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1942–2011 | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Concepción Matilde Zorrilla de San Martín Muñoz, pli konata kiel China Zorrilla [ĈIna soRIja] (Montevideo, 14a-marto-1922 – 17a-septembro-2014) estis urugvaja teatra, kina kaj televida aktorino.[1][2]
Ŝi partoprenis en pli ol 40 filmoj kaj televidaj dramoj ekde 1971. Ŝi komencis sian profesian karieron en Urugvajo, sed poste translokiĝis al Argentino, kie ŝi loĝis dum pli ol 35 jaroj kaj estis aktiva en la argentinaj televido, teatro, kaj kino; ŝi revenis al Urugvajo antaŭ sia morto. Ŝi estis populara stelulino en la Plata-Rivera areo, kaj estis konsiderata kiel unu el la grandaj damoj de la sudamerika teatra scenejo.
En 2008, China Zorrilla estis premiita per la medalo de Kavaliro de la Honora Legio de la franca registaro. En 2011, la Urugvaja Poŝto (la nacia poŝta servo en Urugvajo) eldonis poŝtmarkon de 37 pesoj dediĉitan al China Zorrilla[3].
Infanaĝo
China Zorrilla naskiĝis en Montevideo, en la sino de urugvaja aristokrata familio. Ŝi estis filino de skulptisto José Luis Zorrilla de San Martín (1891–1975) kaj Guma Muñoz del Campo.[2]
Ŝia patro estis disĉiplo de la franca skulptisto kaj pentristo Antoine Bourdelle kaj kreis monumentojn en Urugvajo kaj Argentino. Ŝia patra avo estis Johano Zorrilla de San Martín (1855–1931), konsiderata kiel urugvaja nacia poeto. Ŝia plej aĝa fratino, Guma (1919–2001), estis dizajnisto de teatraj kostumoj. China Zorrilla kreskis kun siaj kvar fratinoj en Parizo. Poste, ŝi ĉeestis la lernejon Sanktega Koro (Sagrado Corazón) en Montevideo. En 1948 ŝi gajnis stipendion de la Brita Konsilio (British Council) por studi ĉe la Reĝa Akademio de Drama Arto (Royal Academy of Dramatic Art) en Londono, kie ŝi lernis sub la gvido de la greka aktorino Katina Paxinou (Κατίνα Παξινού).
Notoj
- ↑ Blau, Eleanor, "Spanish 'Emily' at Hunter", New York Times, 28-a de oktobro 1983. Kontrolita 18-a de septembro 2014.
- ↑ 2,0 2,1 Fischer, Diego. (2012) A mí me aplauden. Uruguay: Sudamericana, p. 450. ISBN 978-9974-701-22-9.
- ↑ Serie Mercosur – Actores Nacionales, Homenaje a China Zorrilla (HTML). Correo Uruguayo (2011-10-18). Alirita 18-a de septembro 2014.