Independence Hall: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo kun 'eta|dekstre|200px|Poŝtmarko pri la Independence Hall '''Independence Hall''' estas la centra peco de la Sendependiĝa Nacia H...'
 
e Kani movis paĝon Independence Hall (Usono) al Independence Hall: kongrue kun alilingvaj artikoloj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:41, 22 feb. 2015

Poŝtmarko pri la Independence Hall

Independence Hall estas la centra peco de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko en Filadelfio, Pensilvanio, Usono, ĉe Chestnut Street inter la 5a kaj la 6a Stratoj. Ĝi estas konata ĉefe kiel la loko kie estis kaj debatitaj kaj adoptitaj kaj la Deklaro de Sendependeco kaj la Usona Konstitucio.

La konstruaĵo estis kompletigita en 1753 kiel kolonia leĝofarejo (posta Pennsylvania State House) por la Provinco Pensilvanio. Ĝi iĝis la ĉefa kunvenejo por la Dua Kontinenta Kongreso el 1775 al 1783 kaj estis la loko de la Konstitucia Konvencio en la somero de 1787. La konstruaĵo estas parto de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko kaj estis listita kiel Monda Heredo de Unesko.[1]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Independence Hall (ĉe "Independence Hall's History"). World Heritage Sites, oficiala retejo. World Heritage Committee. Konsultita la 2010-03-16.