Nereo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Fimako (diskuto | kontribuoj) e Kategorio |
Doriso pli oftas ol Doris |
||
Linio 4: | Linio 4: | ||
[[Dosiero:Detail Pioneer Group Louvre G65.jpg|180px|eta| Tetiso]] |
[[Dosiero:Detail Pioneer Group Louvre G65.jpg|180px|eta| Tetiso]] |
||
Nereo edziĝis kun [[ |
Nereo edziĝis kun [[Doriso]]. Ŝi estis nimfo de la oceano, unu el la 3000 filinoj de [[Okeano]] kaj la titanino [[Tetiso]]. Doris naskis 50 filinojn, kiuj nomiĝis la [[nereidinoj]]. Ili personigis la ludantajn ondojn de la maro. Iliaj brustoj estis virinaj sed ili havis fiŝvostojn. Ili kantadis kaj dancadis por distri sian patron en la groto. Ili kutime rajdis tritonojn, kiuj estis la idojn de [[Tritono]] aŭ marĉevalojn. La nereidinoj helpis la pereantajn maristojn. |
||
Inter la plej famaj nereidinoj, ludas gravan rolon [[Tetiso]], [[Galateo (mitologio)|Galateo]] kaj [[Amfitrito]]. |
Inter la plej famaj nereidinoj, ludas gravan rolon [[Tetiso]], [[Galateo (mitologio)|Galateo]] kaj [[Amfitrito]]. |
Kiel registrite je 13:53, 30 jul. 2015
Laŭ la helena mitologio, Nereo estis unu el la Titanoj , la unua filo de Ponto, personigo de la maro, kaj Gaja, personigo de la tero. Nereo estis la dio de la maro, longan tempon antaŭ Pozidono. Li aspektis kiel maljunulo, pli saĝa kaj pacema ol la posta Pozidono. Li loĝis funde de la maro, en prilumita groto. Kelkfoje li eliris el tiu ŝirmejo, kaj helpis la teranojn. Tiel li indikis al Heraklo la vojon por iri en la ĝardeno de la Hesperidinoj.
Nereo edziĝis kun Doriso. Ŝi estis nimfo de la oceano, unu el la 3000 filinoj de Okeano kaj la titanino Tetiso. Doris naskis 50 filinojn, kiuj nomiĝis la nereidinoj. Ili personigis la ludantajn ondojn de la maro. Iliaj brustoj estis virinaj sed ili havis fiŝvostojn. Ili kantadis kaj dancadis por distri sian patron en la groto. Ili kutime rajdis tritonojn, kiuj estis la idojn de Tritono aŭ marĉevalojn. La nereidinoj helpis la pereantajn maristojn.
Inter la plej famaj nereidinoj, ludas gravan rolon Tetiso, Galateo kaj Amfitrito.