Imperia cirklo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e (GR) File renamed: File:Reichkreise.svg → File:Map of the Imperial Circles (1560)-de.svg File renaming criterion #4: To harmonize the file names of a set of images (so that only one part of all names... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio|*]] |
[[Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio|*]] |
||
[[Kategorio:Institucioj de la Sankta Romia Imperio]] |
[[Kategorio:Institucioj de la Sankta Romia Imperio]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Imperiaj cirkloj]] |
Kiel registrite je 01:39, 17 aŭg. 2015
Imperia cirklo aŭ imperia distrikto, latine Circulus imperii germane Reichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defendo, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.
Origine estis ses imperiaj cirkloj:
- la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
- la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
- la Supra-Rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
- la (Malsupra-Rejna-)Vestfalia cirklo, (Niederrheinisch-)Westfälischer Reichskreis
- la Frankonia cirklo, Fränkischer Reichskreis
- la Saksia cirklo, pli poste Malsupra-Saksia cirklo, (Nieder-)Sächsischer Reichskreis
En 1512 aldoniĝis kvar pliaj:
- la Burgundia cirklo, Burgundischer Reichskreis
- la Aŭstria cirklo, Österreichischer Reichskreis
- la Supra-Saksia cirklo, Obersächsischer Reichskreis
- la Elekto-Rejna cirklo, Kurrheinischer Reichskreis
Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la Svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la Bohemia krono.