Adolfo Frederiko (Svedio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q52931) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
'''Adolfo Frederiko''' (naskiĝinta la {{daton|14|majo|1710}} en Kastelo [[Gottorf]]; mortinta la {{daton|12|februaro|1771}} en [[Stokholmo]]) estis de [[1751]] ĝis sia morto [[Listo de svedaj reĝoj|reĝo de Svedio]]. |
'''Adolfo Frederiko''' (naskiĝinta la {{daton|14|majo|1710}} en Kastelo [[Gottorf]]; mortinta la {{daton|12|februaro|1771}} en [[Stokholmo]]) estis de [[1751]] ĝis sia morto [[Listo de svedaj reĝoj|reĝo de Svedio]]. |
||
Adolfo elektiĝis la {{daton|23|junio|1743}} kiel [[Tronosukcedo|tronheredonto]] kaj ekreĝis en [[1751]] post la morto de [[Frederiko (Svedio)|Frederiko]]. Lia kroniĝo okazis la [[26-an de novembro]] samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis [[princepiskopo]] de la [[ |
Adolfo elektiĝis la {{daton|23|junio|1743}} kiel [[Tronosukcedo|tronheredonto]] kaj ekreĝis en [[1751]] post la morto de [[Frederiko (Svedio)|Frederiko]]. Lia kroniĝo okazis la [[26-an de novembro]] samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis [[princepiskopo]] de la [[princepiskoplando Lubeko]]. |
||
Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En [[1756]] kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis [[puĉo]]n. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo. |
Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En [[1756]] kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis [[puĉo]]n. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo. |
Kiel registrite je 16:43, 21 aŭg. 2015
Adolfo Frederiko (naskiĝinta la 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf; mortinta la 12-an de februaro 1771 en Stokholmo) estis de 1751 ĝis sia morto reĝo de Svedio.
Adolfo elektiĝis la 23-an de junio 1743 kiel tronheredonto kaj ekreĝis en 1751 post la morto de Frederiko. Lia kroniĝo okazis la 26-an de novembro samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis princepiskopo de la princepiskoplando Lubeko.
Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En 1756 kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis puĉon. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo.
Adolfo mortis la 12-an de februaro 1771 pro apopleksio sekve de ampleksega festmanĝo, kie li estis konsuminta omaron, kaviaron, acidan brasikon, fumaĵitan haringon kaj ĉampanon, kaj finfine 14 porciojn de sia plej ŝatata manĝaĵo: semla (= "fastobulko", bulko kun migdalaĵo kaj kremo) en varma lakto. Pro tio, svedaj lernejanoj konas lin kiel "la reĝo kiu mortis tromanĝante".
Familio
La 29-an de aŭgusto 1744 Adolfo Frederiko edziĝis kun Luiza Ulrika de Prusio. Ŝi naskis al li kvar infanojn:
- 1746-1792 Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio
- 1748-1818 Karolo la 13-a, reĝo de Svedio
- 1750-1803 Frederiko Adolfo, duko de Ostrogotio
- 1753-1829 Sophie Albertine, princino de Svedio
Antaŭe: | Reĝo de Svedio | Poste: | |
---|---|---|---|
Frederiko | 1751–1771 | Gustavo la 3-a |
Antaŭe: | Princepiskopo de Lubeko | Poste: | |
---|---|---|---|
Karlo | 1727–1750 | Frederiko Aŭgusto |