Hèctor Alòs i Font: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
ref |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
==Recenzoj== |
==Recenzoj== |
||
[http://esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#alos Recenzoj de Hèctor Alòs i Font] |
[http://esperanto.net/literaturo/recenzintoj.html#alos Recenzoj de Hèctor Alòs i Font] |
||
== Referencoj == |
|||
<references/> |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 18:42, 4 jan. 2016
Hèctor ALÒS i FONT (en Esperanto-medio Hektor Alos i Font) naskiĝis en Barcelono la 9-an de decembro 1965. Li estas kataluna esperantisto kaj komputisto. Kiel junulara aktivulo, li prezidis Katalunan Esperanto-Junularon (1985-1987), redaktis ties gazeton Kata Luno (1985-1986) kaj kunredaktis Freqüències (1990-1993). Li estis elektita B-komitatano de TEJO (1986). Li laboris kiel dungito de Centro de Esperanto Sabadell (1986-1987), kie li oficis kiel sekretario. En Kataluna Esperanto-Asocio li agis plurfoje kiel sekretario kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto. Ekde 2005 li estas estrarano de la IKEL.
Kun Kiril Velkov li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al Leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991). En 1997 li publikigis kun Jordi Carbonell i Pinyol la esperanto-katalunan vortaron Diccionari essencial esperanto-català. En 2010 li publikigis kun Francesc Poblet i Feijoo la Historion de Esperanto en la Kataluna Landaro.[1]
Li estas tradukisto kaj kritikisto, membro de la Ibera Skolo, multjara revizianto kaj korespondanto de la internacia magazino sendependa Monato.
Recenzoj
Recenzoj de Hèctor Alòs i Font
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Libroj de kaj pri Hèctor Alòs i Font en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo