Coppename: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right| → |dekstra| per AWB
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Coppename River 2.jpg|300px|thumb|La '''rivero Coppename'''.]]
[[Dosiero:Coppename River 2.jpg|300px|eta|La '''rivero Coppename'''.]]
La '''rivero Coppename''', aŭ '''Kopenamo''' en [[Esperanto]], estas rivero de [[Surinamo]] kiu fluas tra la distrikto [[Sipaliwini]], formanta parton de la limo inter la distriktoj [[Coronie]] kaj [[Saramacca]].

Linio 6: Linio 6:

La tri branĉoj de la Kopenamo kuniĝas supre de la [[akvofaloj Tonckens]] kaj poste fluas trapasante la monton Hebiweri. Malsupre de la rapidfluo Sidonkrutu ĝi kuniĝas kun la Adampada, kiu elfluas plejparte de la orienta deklivaro de la montaro Bakhuys. Malsupre de la rapidfluo de Langa, la rivero turnas orienten kaj supre de la [[rapidfluo de Raleigh]] ricevas la alfluon de la rivero Tangimama, kiu devenas de la norda zono de [[Emmaketen]].

[[Dosiero:Bailey-Coppename River.jpg|thumb|right|300px|Ponto Bailey super la rivero Kopenamo en Bitagron.]]
[[Dosiero:Bailey-Coppename River.jpg|eta|dekstra|300px|Ponto Bailey super la rivero Kopenamo en Bitagron.]]
La rapidfluo Raleigh, kun la najbara monto Voltz kaj la montoĉeno Van Stockum, konstituas allogon por turismo, kaj oni povas aliri tirn per malgrandaj aviadiloj.
La rapidfluo Raleigh, kun la najbara monto Voltz kaj la montoĉeno Van Stockum, konstituas allogon por turismo, kaj oni povas aliri tirn per malgrandaj aviadiloj.

Kiel registrite je 12:07, 28 jan. 2016

La rivero Coppename.

La rivero Coppename, aŭ Kopenamo en Esperanto, estas rivero de Surinamo kiu fluas tra la distrikto Sipaliwini, formanta parton de la limo inter la distriktoj Coronie kaj Saramacca.

Fluejo

La rivero Coppename elfluas en la montoj Wilhelmina. Ties alfluantoj estas Dekstra Kopenamo (kiu elfluas en la nordorienta deklivaro de la montaro Wilhelmina, Tafelberg, kaj okcidento de Emmakette), la Maldekstra Kopenamo, kaj la Meza Kopenamo, kiu elfluas en la centra kaj okcidenta zonoj de la norda sekcio de la montoj Wilhelmina kaj la sudorienta regiono de la montoj Bakhuys.

La tri branĉoj de la Kopenamo kuniĝas supre de la akvofaloj Tonckens kaj poste fluas trapasante la monton Hebiweri. Malsupre de la rapidfluo Sidonkrutu ĝi kuniĝas kun la Adampada, kiu elfluas plejparte de la orienta deklivaro de la montaro Bakhuys. Malsupre de la rapidfluo de Langa, la rivero turnas orienten kaj supre de la rapidfluo de Raleigh ricevas la alfluon de la rivero Tangimama, kiu devenas de la norda zono de Emmaketen.

Ponto Bailey super la rivero Kopenamo en Bitagron.

La rapidfluo Raleigh, kun la najbara monto Voltz kaj la montoĉeno Van Stockum, konstituas allogon por turismo, kaj oni povas aliri tirn per malgrandaj aviadiloj.

Post unuiĝo kun la Kwama, la Kopenamo fluas norden kaj trapasas Kaaimanston, Bitagron kaj Heidoti. Post la atingo de la marborda ebenaĵo, al Kopenamo unuiĝas la Wayambo, kiu formas forkigon inter la riveroj Kopenamo kaj Nickerie.

Fine la Tibiti kaj la Coesewijne elfluas en la Kopenamo, kiu poste kunfluas kun la Saramacca kaj ambaŭ havas komunan delton per kiu ili elfluas al Atlantika Oceano.

Referencoj

  • C.F.A. Bruijning kaj J. Voorhoeve (red.): Encyclopedie van Suriname. Amsterdam u. Brussel 1977, B.V. Uitgeversmaatschappij Argus Elsevier; ISBN 90-10-01842-3.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 5° 48′ N 55° 55′ U / 5.800 °N, 55.917 °U / 5.800; -55.917 (mapo)