Isaĥar: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:02, 22 feb. 2016
Isaĥar estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Isaĥar, la sesa filo de la patriarko Jakobo, kies nasko fare de Lea dokumentiĝis en la versoj 30:16-18 de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Isaĥar iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon.