György Radnai: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e wikidata interwiki |
|||
Linio 23: | Linio 23: | ||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1920|Radnai]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1920|Radnai]] |
||
[[Kategorio:Mortintoj en 1977|Radnai]] |
[[Kategorio:Mortintoj en 1977|Radnai]] |
||
[[hu:Radnai György]] |
Kiel registrite je 08:12, 4 jul. 2016
György Radnai [djordj], hungare Radnai György, Esperante Georgo Radnai estis hungara operokantisto (baritono).
György Radnai naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1920 en Szurdokpüspöki - mortis la 4-an de aprilo 1977 en Budapeŝto.
Biografio
György Radnai post abituriento eklaboris en uzino. Dum la 2-a mondmilito li estis militkaptisto kaj hejmenvenis en 1947. Poste li komencis lerni kantadon de Kálmán Nádasdy kaj tuj li ricevis 2-an lokon en kantokonkurso en Svislando. Li komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1948. Eksterlande li gastroladis en Aŭstrio, Rumanio, Kanado, Turkio. Li ofte kantadis en Hungara Radio ne nur operojn, sed ankaŭ operetojn, popolkantojn. Li ricevis premion Kossuth en 1975, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Lia repertuaro (selekto)
- Giuseppe Verdi: Otelo – Jago; Rigoletto - titolrolo; Aida - Amonasro
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg – Hans Sachs
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo - titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) – Tiborc
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – Papageno
- Puccini: Tosca – Scarpia