Pravda (rusa gazeto): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB |
Rolik (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
[[Kategorio:Gazetoj de Rusio]] |
[[Kategorio:Gazetoj de Rusio]] |
||
[[Kategorio:Sovetiaj gazetoj]] |
[[Kategorio:Sovetiaj gazetoj]] |
||
[[Kategorio:Komunismaj gazetoj]] |
Kiel registrite je 14:46, 18 aŭg. 2016
Pravda (ruse правда, la vero) estis fama rusa tag-gazeto ekde la soveta epoko. Ĝi estis eldonata en Moskvo kaj disvastigata en la tuta lando. Ĝi aperadis ekde 1912 ĝis 1996. Inter 1918 kaj 1991 ĝi estis la oficiala gazeto de la Komunista partio de Sovetunio.
Oni fondis la gazeton en 1912 en Sankt-Peterburgo kiel tag-gazeton por laboristoj. Ĝi baldaŭ fariĝis grava organo de la bolŝevista movado. Lenin regis la gazeton eĉ el Svislando. La cara polico kelkfoje malpermesis ĝin, sed ĝi reaperis ĉiam sub alia nomo.
La Pravda iĝis en 1918 oficiala partia gazeto, kaj restis tia ĝis 1991, kiam okazis la kolapso de la komunista regado. Tiam komenciĝis la subenfalo. Oni vendis la gazeton en 1992 al familio de grekaj entreprenistoj Yannikoses. Pravda iĝis organo de la konservema, naciisma opozicio. La legantaro daŭre ŝrumpis ĝis 1996, kiam en Julio oni ĉesigis la eldonadon.
Pravda, kiel oficiala soveta ŝtata partia gazeto, aperigis politikajn, sciencajn, ekonomiajn, kaj kulturajn artikolojn, beletron kaj analizojn. Krome aperis leteroj de legantoj kaj propaganda literaturo de la komunistoj.
Pri la eksterlandaj aferoj de Sovetunio okupiĝis ĉefe la alia registara gazeto, Izvestija, Pravda publikigis nur raportojn el aliaj landoj.